Nur ĝis la 9-a de Julio 2024 23:59 UTK vi povas voĉdoni pri la Vikimedia Movada ĉarto – dokumento intencata por provizi bazon de funkciado de la Vikimedia movado.
Ideo por la Vikimedia Movada Ĉarto venis dum la Ttumovada Strategia procezo por Strategio 2030. La Ĉarto celas difini la bazajn, universalajn aferojn de la Vikimedia movado, kiu multe influos nia postan komunan laboron.
Nun la tuta Vikimedia movado venas al finaj paŝoj por validigi ĝin. Temas pri plurjara laboro de multaj homoj kun pluraj konsultadoj.
Tamen, la perantoj de la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo pri la Movada ĉarto, Nataliia Tymkiv kaj Lorenzo Losa, publikigis sian opinion pri la nuntempa versio de la ĉarto. En ĝi ili anoncis, ke ili rekomendas al la Estraro de la Fondaĵo Vikimedio ne ratifi la ĉarton. Tiu ĉi rekomendo renkontis precipe kritikon.
Kiel voĉdoni?
- legu la ĉarton kaj pripensu ĝin
- kontrolu ĉu vi plenumas la kondiĉojn por voĉdonado
- voĉdonu