Virtuala Movada Foiro dum VK 2022: Vikimedio EO (2-a fojo)

VMEO - Vikimedio Esperanto prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado de homaro kaj […]

Retseminario: Aŭtomatigu varbadon de membroj – per CiviCRM

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna […]

Plibonigu Vikimedion per Erasmus+

Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro kaj kiel vi povas partopreni? En 2023 Vikimedio EO planas fini siajn 2 nuntempajn projektojn kaj komenci 2 novajn. […]

Free

Scroll to top