5-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2023-1)
Alvoko al la 5-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Vikimedio Esperanto
Alvoko al la 5-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Vikimedio Esperanto
Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro kaj kiel vi povas partopreni? En 2023 Vikimedio EO planas fini siajn 2 nuntempajn projektojn kaj komenci 2 novajn. […]
Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas valore kontribui al ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri kopirajto (tiel, ke viaj artikoloj restu en Vikipedio), pri citado (tiel, ke viaj artikoloj estu fidindaj), kaj pri alŝutado de plurmediaĵoj (tiel, ke Vikipedio prezentu scion ankaŭ per pli engaĝa maniero ol nura teksto). Post la […]
VikiPrintempo COE 2023 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 21-a de Marto ĝis fino de Junio 20213 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ […]
ALIĜU! Kio estas la ekzisto-kialo de via organizo? Probable ne nur ekzisti :-) Probable fari ion utilan, amuzan, belan, bonan. Varbi novajn esperantistojn, krei medion por amikaj kontaktoj, organizi eventojn aŭ produkti podkastojn - ion fari, esti aktiva, plenumi projektojn. La problemo Sed teni superrigardon pri pluraj projektoj sen taŭgaj helpiloj estas malfacila kaj […]
Kvankam Vikipedio estas la plej fama Vikimedia projekto, ĝi ne estas ununura. Ekzistas plurmembra familio, kiu kovras diversajn elementojn, facetojn kaj sintenojn rilate al kreado, konservado kaj prezentado de scio. Unu el ili estas Vikifontaro, kiu kolektas kompletajn tekstojn de aliaj fontoj (libroj, gazetoj, leteroj, paroloj, ks). Vikifontaro estas kiel vikia biblioteko. Venu al la […]
Prelego pri vikipedio dum la Germana Esperanto-Kongreso 2023
Grupa aŭ individua trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves Nevelsteen, longtempe sperta kontribuanto al Vikimediaj projektoj.
Alvoko al Vikimanio 2023 okazonta en aŭgusto 2023
Alvoko al WikidataCon 2023 (Vikidatuma Konferenco) okazonta en oktobro 2023
Komunuma renkontiĝo kun homoj, kiuj partoprenis fondon de la ĉeĥlingva Vikipedio, okaze de la 70-jariĝo de Mirek Malovec, la fondinto. Partoprenos ankaŭ Chuck Smith, la fondinto de la Esperanta Vikipedio, kiu persone instigis al Mirek Malovec fondi la ĉeĥlingvan Vikipedion. Marek Blahuš prezentos sian novan libron pri la tiama epoko. La tagon post la renkontiĝo […]
La tagon post la renkontiĝo kun tiamuloj de fondo de la ĉeĥlingva Vikipedio okazos amika, neformala renkontiĝo de Esperantaj Vikimedianoj. Krom aliaj, partoprenos Chuck Smith, la fondinto de la Esperanta Vikipedio. Programo estas nefiksita, probable komuna tagmanĝo kaj amika urbumado. Por surlokaj informoj telefonu al (simpla partoprenanto) KuboF +421 910 293 139.