Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias – provu ĝin ankaŭ vi!

Ĉu vi povas verki Vikipedion en Esperanto per via voĉo? Aŭ ajnan alian tekston? Jam jes! Progreso de teĥnologio dum (laŭlitere!) lastaj 2 jaroj venigis plian kilometroŝtonon por Esperantaj Vikimedianoj kaj la tuta Esperanta komunumo. La labor-teamo Parolteknologio kreis funkciantan parolrekonilon por Esperanto (programo, kiu ŝanĝas parolon al teksto). Danke al tio vi povas verki […]

Virtuala Movada Foiro dum VK 2022: Vikimedio EO (2-a fojo)

VMEO - Vikimedio Esperanto prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado de homaro kaj […]

Retseminario: Aŭtomatigu varbadon de membroj – per CiviCRM

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna […]

Plibonigu Vikimedion per Erasmus+

Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro kaj kiel vi povas partopreni? En 2023 Vikimedio EO planas fini siajn 2 nuntempajn projektojn kaj komenci 2 novajn. […]

Free

WikidataCon 2023

Alvoko al WikidataCon 2023 (Vikidatuma Konferenco) okazonta en oktobro 2023

Vikimedio Eŭropo kaj amikoj, Marto 2024

Eŭropaj Vikimediaj organizoj kunlaboras, kunordiĝas kaj komune lernas. Parto de tiu ĉi procezo estas regulaj retaj renkontiĝoj nomitaj Vikimedio Eŭropo kaj amikoj. Dum ili estas traktataj temoj de la Vikimedia Strategio 2030, bazega superrigardo de nuntempa agado kaj aliaj porokazaj temoj. La renkontiĝo estas malfermita al ĉiu vikimediano kun ligo al Eŭropo. La renkontiĝa lingvo estas […]

Vikimanio 2024

Evento pri la vikimania konferenco 2024.

Subvenciataj projektoj 2025 (diskuto)

Projektoj subvenciataj de Erasmus+ kaj similaj programoj dum lastaj jaroj iĝis granda parto de agado de Vikimedio EO kaj laŭplane daŭre tenos tiun pozicion. Ili samteme provizas grandajn oportunojn por fari aferojn kiujn ni aliokaze ne povus fari, kaj samtempe ili ŝanĝas la manieron kiel ni laboras. Venu al la Telegrama teksta diskuto kun Michal […]

Free

23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (2025)

Centra palaco de LSMU A. Mickevičiaus g. 9, Kaunas, Lithuania

Ni invitas vin al la 23-a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso (2025) en Kaŭo, Litovio, kun la temo „Prevento – diagnostiko – kuracado – reabilitacio de civilizaj malsanoj“. La kongreso estas organizata de aliuloj. Vikimedio EO partoprenas kiel partoprenantoj kaj gvidos Vikimedio-rilatan sesion. Vikimedio EO partoprenos kiel partnero en la projekto "SANO" subtenita de Erasmus+. Dankon! Oficiala […]

25€ – 50€

Vikimanio 2025

Vikimanio - la ĉefa Vikimedia konferenco en 2025

Scroll to top