Feliĉan tagon de Brion Vibber 2021, la esperantisto kiu kunstarigis Vikipedion!

Hodiaŭ ni jam 17-an fojon festas la tagon de Brion Vibber! Brion estas esperantisto, kiu estis tute esenca en frua disvolviĝo de entuta Vikipedia projekto, laborinte pri ĝia teĥnika infrastrukturo. Jimbo Wales, la kunfondinto de Vikipedio, deklaris la 1-an de Junio esti la Tago de Brion Vibber kaj alvokis ĉiujn Vikipedianojn saluti unu la alian en Esperanto.

Ekesto de la Tago de Brion Vibber

Jen, ideo por festado de la memortago de Brion – kun vera Brion, lia papera repliko kaj multaj balonoj speciale por la tago!

Vikipedio naskiĝis kaj komence funkciis en “vikia maniero”, kiel ni kutime priskribas desuban, kutime malmulte strukturigitan agadon. Tiutempe multaj laboroj dependis de malmultaj homoj, do de ĉiu el ili depedis multo. Unu el tiuj, kaj tre vigla, estis ankaŭ Brion Vibber. Jimmy “Jimbo” Wales, unu el 2 kunfondintoj de entuta Vikipedia projekto, rekonis la grandegan laboron de Brion starigante lian memortagon. Tio okazis jam en 2004 per jena retpoŝta mesaĝo:

Saluton!

Mi ĉi-pere proklamas, en mia kutima aŭtoritata kaj estreca maniero, ke hodiaŭ (la 1-a de junio) estos ĉiame konata kiel la Tago de Brion Vibber. Vikipediistoj de la fora estonteco miros je liaj nekredebla dediĉo kaj laborego, sen kiuj la projekto estus disfalinta antaŭlonge. Ĉi-nokte dum vespermanĝo, ĉiu Vikipediisto diru toston pri Brion kaj liaj multaj inventaĵoj.

Dum la Tago de Brion Vibber, Vikipediistoj ĉie salutas unu la alian en Esperanto.

Dankon, Brion.

Bondezirojn,
–Jimbo

(la vortoj “Saluton”, “Dankon” kaj “Bondezirojn” estis skribitaj rekte en Esperanto)

La pionira epoko de Vikipedio

Brion programis signifan parton de la komencaj versioj de MediaWiki, la programo kiu funkciigas Vikipediojn, aliaj Vikimediajn projektojn kaj amasegon de aliaj vikioj tutinterrete. Tiel li estas unu el malmultaj homoj, kiuj havas profundan konon de malantaŭkulisa funkciado de MediaWiki. Brion dediĉiĝis al teĥnika laboro pri MediaWiki tiom intense, ke estis dungita de la Fondaĵo Vikimedio – kiel la unua dungito entute! Jimbo dum sia TED-prelego pri Vikipedio ŝercis, ke ili dungis Brionon por doni al li iun tempon por vivi, apud lia Vikimedia laborego 🙂 Brion servis ankaŭ kiel la unua Ĉefa Teĥnika Oficisto (ĈTO), nun li estas programara arĥitekto.

La lingva kaj Esperanta flankoj de Brion

Brion devenas de Usono kaj parolas 3 lingvojn – la anglan denaske, Esperanton alte kaj la francan malalte. Tiu lia plurlingveco, kaj specife regado de Esperanto, estis enorme influa al frua plurlingveco de Vikipedio.

Vikipedio koncipiĝis en sufiĉe frua epoko de interreto. Multaj teĥnikaj aferoj ankoraŭ ne estis solvitaj, kio kaŭzadis problemojn. Unu el tiuj problemoj estis montrado de literoj de malsamaj alfabetoj en la sama paĝo, ekz. la latinan, la kirilan, la ĉinan kaj la armenan. Montrado de paĝo en nur 1 alfabeto estis (pli-malpli) enorda, sed pluraj en la sama paĝo konfliktis unu kun la alia pro neceso uzi malsamajn signarajn kodoprezentojn. Tio estas des pli ĝena, ke Vikipedio estas ĝenerala enciklopedio, do nepre priskribas ankaŭ diversajn alfabetojn. Brion bone konsciis pri tiu problemo danke al sia envolviĝo en Esperanto, kies ĉapelitaj literoj estis mistorditaj tute kutime. La pola Vikipedio pro mistordoj de siaj literoj eĉ decidis tute ne uzadi siajn diakritajn signojn, kio siaflanke distordis la tekston mem. Dum certa tempo la pola komunumo eĉ kreadis retan vikian enciklopedion ekster Vikipedio (en retejo subtenanta polajn diakritojn) ĝuste pro tiu ĉi problemo.

Brion jam en tiu tempo kaptis, ke estosteco de plurlingveco en interreto estas la kodoprezento UTF-8, kaj puŝis ĝin en MediaWiki. Tiel, solvante problemon por Esperanto, li malfermis pordon por vasta multlingveco de Vikipedio kaj ĉiuj aliaj Vikimediaj projektoj.

Dankon, Brion!

En tiu ĉi memora tago ni kune omaĝas Brion Vibber, kiu ne nur ebligis al la Esperanta Vikipedio uzadi siajn proprajn literojn, sed ankaŭ kunstarigis fundamentajn ŝtonojn por la tuta Vikimedia teĥniko. Dum tiu ĉi tago ni, Esperantaj Vikimedianoj, salutas unu la alian en Esperanto. Kaj  fakte, ni ĉiam salutas unu la alian en Esperanto 😉

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

3 Comments

  1. Mariana Evlogieva1 Junio 2021

    Bondezirojn al Brian! KuboF Hromoslav, ĉu vi permesas, ke mi traduku (pli precize, ke mi rerakontu) tiun ĉi artikolon en mia priesperanta retejo en la bulgara? Ĉu mi rajtas uzi ankaŭ la foto(j)n?

    Respondi
    1. KuboF Hromoslav1 Junio 2021

      Kara Mariana! Pri rerakontado vi eĉ ne devas peti (tion aŭtoraj rajtoj ne povas malpermesi), kvankam ja ni aprezas tion.
      Vi rajtas eĉ plene traduki! Se vi plene tradukas, simple aldonu ligilon al la originala artikolo.
      La uzataj bildoj estas de aliuloj, do sekvu la ligilojn por trovi kiu estas la aŭtoroj, por ke vi povu mencii ilin, kaj laŭ kiu permesilo. Listigo de uzataj bildoj estas tute fine de artikolo.

      Respondi
      1. Mariana Evlogieva7 Junio 2021

        Dankon.

        Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top