Sano estas unu el plej gravaj aferoj, kiujn ni havas. Sed malgraŭ granda progreso en medicino dum lastaj jardekoj, ni daŭre estas neniel ajn proksime al kuraco de ĉiuj malsanoj, aŭ eĉ egala distribuo de jam ekzistantaj diagnozoj kaj terapioj al tiuj kiuj bezonas ilin. Per tiu ĉi konkurso ni strebas plibonigi la situacion...
Etikedo: kampanjo
Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.
Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.
#1Lib1Ref – bibliotekistoj (kaj Vikipediistoj), aldonu referencoj!
Vikipedio estas nur tiom fidinda, kiom fidindaj estas la fontoj, kiujn ĝi citas. Por iom fokusigi Vikipediistojn al tiu ĉi parto de la laboro, kaj inviti novajn spertulojn pri fontoj, ni organizas Esperantan version de la tutmonda kampanjo #1Lib1Ref (“1 bibliotekisto, 1 referenco”). Aldonu referencojn al la Esperanta Vikipedio ĝis la 5-a de Februaro kaj...
