Bonvenon al esperanto.wiki, la nova retejo de Esperanto kaj Libera Scio

Bonvenon al tute nova retejo de la Esperanta Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio! Nia organizo funkcias kiel neformala grupo jam sufiĉe longan tempon, sed ĝis nun ni kiel retejon uzadis nur la informan paĝon ĉe MetaVikio. Kaj ja, ankaŭ niaj profiloj ĉe sociaj retejoj iom similis al retejo 🙂

Tio ŝanĝiĝis hodiaŭ, la 14-an de Majo 2020. Ni ekhavis tute novan retejon en (preskaŭ) la plej taŭga domajno ebla – esperanto.wiki – ni ja estas Esperanta Vikimedia organizo.

Dankon pro via atento! Nun vi estas bonvena rigardi la reston de la retejo kaj aliĝi al nia plaboro por faciligi kreadon kaj disvastigadon de libera scio!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

2 Comments

  1. Javier Ramos16 Majo 2020

    Bonege ke la retejo startis!!! Certe ni devos ampleksigi ĝin kaj publikigi informojn pri niaj agadoj 🙂
    La sola fakto havi oficialan statuson kiel NRO kaj propran retejon ja estas serioza atingo… nun ni laboru por plifortigo kaj institucia agado!

    Respondi
    1. KuboF Hromoslav16 Majo 2020

      Jes ja! Ek al la nova etapo de nia agado!

      Respondi

Lasi respondon al KuboF Hromoslav Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top