Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2020

Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) aktive partoprenos la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2020 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Temas pri 2 sesioj en la Virtuala Movada Foiro kaj 1 babilado pri Vikipedio (kaj Vikimedio ĝenerale). La ĉefprezentanto estos nia prezidanto KuboF Hromoslav (Michal Matúšov).
Publika listigo estas ankaŭ en nia retejo https://esperanto.wiki/eventoj/ kaj partoprenantoj trovos ĝin rekte en la eventa platformo. La nomoj estas:
  • ViMF: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto
  • Babilu kun… KuboF pri Vikipedio
Ĉiuj tiuj ĉi sesioj okazos en vidbabilejo kun eblo tuj interagi inter prezentanto kaj spektantoj. Tial mi des pli invitas vin veni – vi povos eĉ pli rekte riĉigi la sesiojn per viaj spertulaj rimarkoj kaj rakontoj.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top