Kontribuu al festa video pri 300 000 artikoloj de la Esperanta Vikipedio!

La Esperanta Vikipedio baldaŭ atingos 300 000 artikolojn. Ni volas festi tiun ĉi kilometroŝtonon per serio de videoj en kiuj legantoj, redaktantoj kaj aliaj salutas, bondeziras kaj dankas al la volontulaj redaktantoj kiuj respondecas pri tiu aprezinda atingo. Sendu vian filmeton ĝis la 4a de aŭgusto 2021, 12:00 UTK

La videoj estos publikigitaj en nia YouTube-kanalo (abonu jam nun!:).

Teĥnikaj postuloj:

  • kvalito: prefere en 1080p aŭ 720p-kvalito (HD) (se vi ne povas en tiu kvalito, faru en la plej alta kiun vi povas)
  • orientigo: horizontala
  • lumo: vi estu bone videbla, la lumo ne estu troa nek malsufiĉa
  • sono: vi estu laŭeble bone aŭdebla, laŭeble evitu fonajn bruojn (formu pordon kaj fenestron aŭ simile)
  • Purigu la objektivon de la poŝtelefono/kamerao antaŭ komenci la filmadon.

Enhavaj postuloj

  • longeco: maksimume 30 sekundoj
  • temo: gratulo, bondeziro, danko al volontulaj verkantoj… aŭ io alia taŭga
  • Vi povas esti en via video sola aŭ en grupo (se vi volas fari videon nome de granda Esperanta organizo, kontaktu nin por speciala traktado)
  • Ne kovru la objektivon per via fingro 🙂

Limdato estas la 4a de Aŭgusto 2021, 12:00 UTK!

Bonvolu alŝuti vian videon al dosier-kunhaviga servo (ekz. Google Disko, Dropbox, WeTransfer ks). Agordu ke ĝi estu publike videbla kaj elŝutebla. La ligilon enmetu en la suban formularon. Se tio estos problemo, sendu vian videon per Telegramo al https://t.me/VP300000 kaj indiku tion en la suba formularo.

Pro juraj kialoj (konfirmo de permesilo de video, akcepto de traktado de personaj datumoj) ni inkludos nur tiujn videojn por kiuj ni ricevos informojn per la suba formularo. Post plenigo de la formulo memoru klaki la butonon “Sendi” (angle “Submit”) tute fine.

Image courtesy of Wikimedia Foundation, Peter Kokhanets, KuboF Hromoslav

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top