Partoprenu kun Vikimedianoj en Erasmus+!

Ni serĉas interesiĝantojn pri partopreno en projektoj subvenciataj de la Eŭrop-Unia programo Erasmus+. Se vi ŝatas veturi eksterlanden, trejniĝi en internacia etoso kaj subteni Vikimedian agadon preter verkado de viki-projektoj, esprimu vian intereson per la suba formularo.

Erasmus+

Celo de Erasmus+ estas subteni edukadon, trejnadon, junularon kaj sporton en Eŭropo. En la plej nova periodo (2021-2027) ĝi forte fokusiĝas pri socia inkludo, mediamika kaj cifereca transiroj kaj partopreno de junuloj en demokratia vivo.

Ĝi estas programo de la Eŭropa Komisiono kaj servas kiel unu el ĉefaj manieroj por kunigi Eŭropan popolon kaj krei bonajn kondiĉojn por paco.

Nia partopreno en Erasmus+

En Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) / Vikimedio Esperanto (VMEO) ni vidas en Erasmus+ oportunon por nia pliprofesiiĝo kaj por pliintesigo de nia laboro. Erasmus+ subtenas projektojn finance, danke al kio ni povas ekz. kontrakti altkvalitajn instruistojn por lerni pri gravaj organizaj kapabloj, aŭ prepari materialojn kiuj utilos por varbado por vikimediaj projektoj. Ili eventuale eĉ povus provizi sufiĉan monon por dungo de nia propra oficisto.

Pluraj el niaj aktivuloj jam partoprenis en iu projekto de Erasmus+ kadre de aliaj organizoj. Tamen, ni kiel formala organizo dume partoprenis en neniu tia projekto.

Ni provis partopreni en 3 projektoj de Erasmus+ en 2020. En la 1-an ni ne sukcesis eniri pro administraj kialoj (nia oficiala registriĝo ne estis finfarita ĝustatempe pro prokrastoj en la registra institucio), la aliaj 2 projektoj ne estis akceptitaj. (Superrigardo de la jaro estas en nia Jara raporto 2020.) En 2021 ni strebas partopreni kiel partnero en 1 projekto de Erasmus+, dume nedifinita. Dum la projekto ni volas spertiĝi kaj estontece kunordigi nian propran projekton. (Pliaj planoj por 2021 estas en nia Jara plano 2021 (ĝia enhavo pretas, ĝia formo estos plibonigota).)

Partoprenu kun ni!

Niaj planoj estas grandaj kaj ni volas en ili ankaŭ vin!

Ĉu vi volas:

  • veturi eksterlanden kaj renkontiĝi kun aliaj esperantistoj?
  • plispertiĝi per trejnado pri valora kapablo aŭ sperto?
  • praktike disvolvi viajn kapablojn dum prilaborado de projekto, kiu helpas aliajn homojn?
  • eventuale eĉ instrui aŭ trejni aliajn aktivulojn (eĉ se vi nun kredas, ke vi ne povas)?
  • gajni memoraĵojn por via tuta vivo?
  • kaj havi ĉion tion repagita?

Se vi respondis “jes” al pluraj el tiuj demandoj, registriĝu per la formularo ligita sube! Kiam ni venos pli proksime al iu konkreta projekto, ni kontaktos vin!

Ĉar la programo estas pagata de la Eŭropa Unio, ĝi fokusiĝas pri Eŭropo. Vi povas konsulti liston de landoj, kiuj povas partopreni. Tamen, eĉ se vi devenas / loĝas en alia lando, registriĝu se vi interesiĝas! Foje projektoj ebligas partoprenon ankaŭ ekster la kutima listo 😉

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top