En Vikimedio EO ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun subkategorio pri Esperanto. Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj, nun precipe por tradukado al la angla kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi ĝin en pluraj lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron organizi. Interesiĝantoj kontaktu nin!
Etikedo: volontulado
Helpu difini rolojn de niaj volontuloj!
Por pluteni nuntempan kvaliton de nia agado kaj sukcesi pri niaj grandaj planoj ni, Esperanto kaj Libera Scio, bezonas pliajn altkapablajn volontulojn, kiuj volas ŝanĝi la mondon kun ni. Nuntempe ni estas en la fazo de listigado de la bezonataj roloj, poste ilin priskribos kaj varbos talentulojn. Helpu ankaŭ vi listigi kiujn volontulajn rolojn ni...
Partoprenu kun Vikimedianoj en Erasmus+!
Ni serĉas interesiĝantojn pri partopreno en projektoj subvenciataj de la Eŭrop-Unia programo Erasmus+. Se vi ŝatas veturi eksterlanden, trejniĝi en internacia etoso kaj subteni Vikimedian agadon preter verkado de viki-projektoj, esprimu vian intereson per la suba formularo.