Kunorganizu konkurson pri Esperanto en la angla Vikipedio!

En Vikimedio EO ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun subkategorio pri Esperanto. Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj, nun precipe por tradukado al la angla kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi ĝin en pluraj lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron organizi. Interesiĝantoj kontaktu nin!

En Vikimedio EO ni baldaŭ lanĉos artikol-verkan konkurson VikiPrintempo COE 2022 (en la angla Wikimedia CEE Spring). Ĝia temo estas Centra kaj Orienta Eŭropo – sed ĝi okazos en la angla Vikipedio kaj kun subkategorio pri Esperanto. Labori en la angla Vikipedio estas por ni aparta defio. Sed ni jam havas spertojn pri tiaj konkursoj en Esperantaj vikioj, do ni scias kion fari.

Kial en la angla? Vikimedio EO laboras ne nur pri Esperantaj Vikimediaj projektoj sed ankaŭ pri Esperanto en alilingvaj Vikimediaj projektoj. Danke al tio povos Esperanton malkovri ankaŭ homoj, kiuj … ehm … ankoraŭ ne parolas Esperanton 🙂

Tiu ĉi fojo estas la unua kaj testa. Sekvajn fojojn ni povos organizi tiajn konkursojn en pluraj lingvaj versioj de Vikipedio (ekz. la franca, hispana, portugala ks) kaj tiel instigi verkadon pri Esperanto en tiuj lingvoj. Ideale vi kiel nia aktivulo povu spertiĝi organizante tiun ĉi konkurson kiel kunorganizanto / helpanto, kaj sekvan jaron mem ĉeforganizi kun propra teamo en iu Vikipedio. Eĉ se vi ne volas poste mem organizi, ĉiuokaze ni bezonas vin por helpi nun 😉

Ni daŭre serĉas tiajn kapablajn homojn, kiuj volas helpi nun pri la angla, kaj laŭeble ankaŭ sekvan jaron organizi mem. Danke al niaj spertoj de multaj konkursoj kaj projekta mastrumado ni povos gvidi vin en ĉiu paŝo kaj laŭbezone helpi.

Nun la plej urĝaj aferoj estas:

  1. kreo de konkursa paĝo en la angla Vikipedio (jam prizorgata)
  2. tradukado al / korektado de angla lingvo (estos bezonata tra tuta konkurso)
  3. verkado de “reklamaj” (varbaj, allogaj) tekstoj, merkatikisto
Kiam? Tre baldaŭ! La konkurso komenciĝos jam la 15-an de Aprilo. Sed krom la supre menciitaj urĝaj taskoj / roloj, plejparto estos bezonata iom poste.
Kiel ekvolontuli?
  1. rigardu la liston de taskoj kaj roloj kiu bezonas volontulon
  2. elektu kiujn ĉiujn volas prizorgi vi
  3. kontaktu nin
  4. ni interkonsentos detalojn
Do aldonu vian manon al la laboro kaj kune ni disvastigos liberan scion pri Esperanto al ĉiuj Vikipedioj!
Se vi volas kun ni kunkrei mondon en kiu tuto da scio estas libera por ĉiuj kaj en Esperanto, sed ne nepre per tiu ĉi konkurso, aliĝu kiel volontulo kaj ni kontaktos vin kiam venos sekva oportuno!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top