(Kun)reprezentu Vikimedion EO dum la Vikimedia Pintkunveno 2022! Kandidatiĝu ĝis la 27-a de Julio!

En Septembro okazos Vikimedia Pintkunveno 2022. Ĝi estas la plej alta movada kunveno de vikimedianoj, kaj fokusiĝas pri la Movada strategio 2030. Vikimedio EO (Esperanto kaj Libera Scio) estis denove invitita partopreni – kaj ĉi-jare *VI* povas esti en nia teamo!

Ni serĉas entuziasmajn, strategie pensantajn homojn, ideale kun jama organiza sperto en Vikimedio EO (aŭ almenaŭ intereso pri tia agado) kaj ideale kun spertoj pri la Movada strategio 2030 (aŭ intereso ekokupiĝi pri ĝi – pri kio ja (respondeca prepariĝo por) Vikimedia Pintkunveno povas helpi ;).

La evento estos hibrida, kaj ni havas 3 lokojn por virtuala partopreno. Ĝi okazos 9-11-a de Septembro 2022. Taŭga partopreno postulas kapablon sencohave partopreni en grupaj diskutoj en la angla lingvo (vikimedio ankoraŭ ne trovis idealan internacian lingvon…).

Kandidatiĝu

Alklaku la supran butonon, plenigu la volontulan formularon al kiu vi venos kaj konfirmu klakante la suban butonon “SUBMIT”. Limdato estas la 27-a de Julio (inklude). La Estraro poste elektos niajn 3 partoprenontojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top