Serĉata spertulo pri Ĝeneral-Subtena Fonduso de VMF (antaŭe “Jarplana subvencio”)

En Vikimedio EO ni interesiĝas pri peto de pli alta nivelo de subvencio de la Fondaĵo Vikimedio. Sed tiu estas sufiĉe nova por ni, do ni serĉas spertulon pri Ĝeneral-Subtena Fonduso (aŭ eventuale ĝenerale subvencioj de VMF). Se tio estas vi – kontaktu nin!

Kiel vi certe jam scias, Vikimedio EO organizas multajn konkursojn kaj aliajn aferojn. Historie, granda parto de mono por tiu agado devenas de subvencioj de la Fondaĵo Vikimedio. Sed ĉe nia agado ni jam batas la supran limon kiom multajn subvenciojn ni povas peti dum jaro (organizoj povas havi samtempe malfermitajn maksimume 3 subvenciojn).

Tial ni en la Estraro pripensas transiri al pli alta nivelo de Vikimediaj subvencioj – Ĝeneral-Subtena Fonduso (antaŭe nomata “Jarplana subvencio”). Sed kun siaj avantaĝoj ĝi alportas ankaŭ defiojn – ĝi estas por ni sufiĉe nova (en la Estraro neniu aparte mutle laboris pri ĝi antaŭe), kaj ĝi postulas havi pretan jaran planon (kaj verkitan subvencipeton por ĝi) jam komence de Septembro (ni kutime tion faras por Novembro). Aldone, ni daŭre faras plurajn projektojn (kaj lernas tute novajn aferojn por ili) kaj plibonigas laboran infrastrukturon.

Tial la Estraro alvokas vin! Se vi havas spertojn pri Ĝeneral-Subtena Fonduso (aŭ Jarplana subvencio) kontaktu nin per volontula formularo! Ni volas pli bone pritaksi ĉu peti tiun grandan subvencion, aŭ resti ĉe pluraj malgrandaj. Kaj se ni decidos peti – ni aprezos viajn konsilojn aŭ (prefere) rektan helpon por verkado de la subvencipeto!

Bonvolu kontakti nin laŭeble ĝis la 31-a de Julio 2022 – klaku la suban butonon por veni al formularo. (Mi scias, ke estas malmulta tempo por kontakti, sed ni serĉas homojn kun jamaj spertoj, do ne necesas ĉion lerni dekomence ;))

Image courtesy of Towfiqu barbhuiya

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top