KuboF Hromoslav kandidatas por administranto de Vikivojaĝo jam 2-an fojon

KuboF Hromoslav re-kandidatiĝis kiel nova administranto de Esperanta Vikivojaĝo kaj ni invitas vin voĉdono pri li. Al la Esperanta Vikivojaĝo nuntempe tute mankas administrantoj, tiel KuboF Hromoslav iĝus la unusola en tiu grava rolo.

(origine de AleXXw, Esperanta versio de Marek Mazurkiewicz, CC BY-SA 3.0)

Vikivojaĝo celas provizi detalan kaj praktike utilan vojaĝan gvidilon pri ĉiuj lokoj sur Tero kaj ekster ĝi. Unu el specifaj utiloj de Vikivojaĝo estas helpado al esperantistoj, kiuj vojaĝas al Esperantaj aŭ Vikimediaj eventoj – imagu, ke vi venas al iu fremda lando por partopreni Universalan Kongreson kaj Vikviojaĝo vin helpos pliĝui la landon en via postkongresa tempo.

Sed Vikimedian projekton oni bezonas prizorgadi kaj bontenadi ankaŭ preter aldonado de enhavo – tio estas tasko de administrantoj. Esperanta Vikivojaĝo estas sufiĉe nova projekto, maljam la 15-an de Decembro 2020 ĝi maturiĝis el Vikimedia Kovilo (testa loko celanta disvolvon de komunumo sen neceso havi memstaran retejon), do antaŭ nur 1 jaro. Kaj nuntempe en ĝi estas neniu administranto, kaj konsekvence ankaŭ pluraj laboroj kaj evoluoj stagnas aŭ malrapidas.

La situacion decidis ŝanĝi uzanto KuboF Hromoslav, kiu re-kandidatiĝis por administranto de Vikivojaĝo. KuboF administris la Esperantan Vikivojaĝon jam ekde Januaro 2021 ĝis Januaro 2022. Sed li aŭtomate perdis administrajn rajtojn pro mallokaj reguloj pri etaj projektoj. Kaj ni invitas vin al voĉdono. Por tio vi bezonas havi Vikimedian konton (se vi ne havas, unue registriĝu).

 

Kio estas administranto?

Administranto en Vikimedia projekto estas esenca rolo por bontenado de Vikimedia projekto. Al ties taskoj apartenas forigado de paĝoj, forbarado de uzantoj, certa redaktado de interfaco, kaj aliaj. Administrantoj estas esencaj por traktado de kopirajto-rompoj kaj vandaloj.

Administranto ĝenerale devas laŭi regulojn de la projekto, tiel fakte laborante laŭ ĝenerala interkonsento de ties komunumo. Praktike, administranto ekzemple rajtas forbari aliajn uzantojn, sed nur tiujn, kiuj malbonkondutas. En diskutoj, administrantoj havas saman voĉon kiel aliaj diskutantoj. Praktike ili tamen havas spertojn pri iloj kaj proceduroj, kiujn aliaj uzantoj ne povas uzi, tiel provizante specifan vidpunkton, kiu povas tre helpi en diskuto. La komunumo superrigardas administrantojn, kaj eventuale povas forpreni la administrajn rajtojn, se ne kontentas. Tio okazas ege rare en Esperantaj Vikimediaj projektoj.

Laŭeble ĉiu Vikimedia projekto havu almenaŭ 1 administranton, ideale kelkajn administrantojn kaj almenaŭ kelketajn burokratojn (burokratoj havas rajton administrantigi aliajn uzantojn). Esperanto kaj Libera Scio al tio volonte helpas, ekzemple per informado. Se vi havas proponon (aŭ plejbone plenan artikolon, tekston) por informado, kontaktu nin.

[Plena deklaro pri konflikto de interesoj: Aŭtoro de la artikolo estas mem la temulo de la artikolo. La artikolo sekvas la kutiman stilon de antaŭaj artikoloj pri administranto-kandidatoj.]

Abonu novaĵojn pri Vikivojaĝo!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri la Esperanta Vikivojaĝo kaj kiel vi povas partopreni. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top