Podkastoj kaj sciencaj prelegoj – kandidatiĝu por partopreni en repagota projekto de Erasmus+

En Vikimedio EO ni interesiĝas partneriĝi kun TEJO pri subvencipetado por novaj projektoj – pri podkastoj kaj sciencaj prelegoj. Ĉar nia tasko estus precipe trovi interesiĝantojn, ni alvokas vin kandidatiĝi por partopreno!

Danke al subvencio vi havos repagitajn kutimajn rektajn elspezojn por partopreno. Antaŭvideble vi povos partopreni nur se loĝas en la Eŭropa unio, aŭ programa lando de Erasmus+.

Temas pri 2 projektoj. Vi povas kandidatiĝi eĉ por ambaŭ!

1) Podkastoj

Podkastoj nuntempe estas tute kutime maniero por komuniki kun publiko. Sed en Esperantio ili restas malmultaj… dume. Kaj en Vikimedio EO ni dume havas neniun podkaston… kio povas ŝanĝiĝi! Aldone, kapablojn, kiujn vi akiros en la projekto vi povos uzi ankaŭ en via laboro en vikimediaj projektoj, ekz. kontribuante al voĉlegitaj artikoloj en Vikifontaro, laŭtlegado de specifaj vortoj (nomoj de homoj, urboj) ks.

Per la projekto ni sendos vin al du renkontiĝoj. En la unua vi trejniĝos pri podkastoj (kiel registri, krei skriptojn, reklami, mastrumi la podkaston rete, munti, ktp.). Dum la dua vi efektive kreos materialon por podkasto.

Por kandidatiĝi plenigu la formularon pri podkastoj antaŭ la 14-a de Septembro 2022!

2) Sciencaj prelegoj

La dua projekto temas pri popularigo de scienco. Scienco estas tre proksima al nia kutima vikimedia laboro, kaj ankaŭ al koroj de multaj vikimedianoj, eble ankaŭ de via. Per la projekto ni sendos vin al Esperantlingva scienc-teĥnika konferenco KAEST 2023 (kutime ĝi okazas en Slovakio, Eŭropo) kaj pluraj el niaj partoprenantoj (probable ankaŭ vi) prelegos dum KAEST mem.

Por kandidatiĝi plenigu la formularon pri sciencaj prelegoj antaŭ la 14-a de Septembro 2022!

 

Surbaze de via intereso nia Estraro decidos ĉu VMEO petos partneradon en iu aŭ ambaŭ proponitaj projektoj. Do se vi intresiĝas, tuj kandidatiĝu 😉

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

1 Comment

  1. KuboF Hromoslav22 Septembro 2022

    Fine nesufiĉaj homoj de la celgrupo kandidatiĝis nome de VMEO, tial VMEO ne petos partneriĝon en la projektoj.

    Ni estas malfermitaj al estontaj partneriĝoj en aliaj projektoj. Se *vi* volas partopreni en iu projekto de Erasmus+ nome de VMEO, aliĝu al ĝeneralaj kandidatoj (tiujn ni alvokos kiel unu el unuaj ĉe sekvaj oportunoj):
    https://esperanto.wiki/civicrm/volunteer/signup?reset=1&needs%5B%5D=7&dest=list

    Respondi

Lasi respondon al KuboF Hromoslav Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top