Iĝu Komitatano A de TEJO nome de Vikimedio EO!

En Vikimedio EO ni petis akcepton kiel Faka Sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj antaŭvidas baldaŭan sukceson! Tio alportos al ni ne nur pli grandan videblecon por subteni la Vikimedian mision, sed ankaŭ belan respondecon – ni bezonas elekti nian reprezentanton en TEJO, Komitatanon A. Se vi aĝas malpli ol 35 jarojn, kandidatiĝu!

VMEO jam en 2021 petis al TEJO iĝi ties Faka sekcio. La vojo estis signife pli longa ol ni antaŭvidis, sed nun ni venas al la konkludo. La Komitato de TEJO nun diskutas pri akcepto de ni kaj ene de baldaŭaj semajnoj ni scios la rezulton.

Komitatano A de TEJO

TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) estas la organizo, kiu kunigas junajn esperantistojn, fakte ties la plej alta reprezentanto tutmonde. Kaj Komitato estas ĝia la plej alta decida organo.

Kiel Faka sekcio de TEJO ni provizos 1 nian reprezentanton por la Komitato de TEJO – Komitatanon A. Tiu partoprenos en decidado pri la direkto kaj strategio de TEJO, helpos kundifini la regularojn laŭ kiuj TEJO funkcios kaj estos la voĉo de Vikimedio ene de TEJO. Kiel laborantoj pri libera edukado, ni havas unikajn spertojn kaj kapablojn kaj tiuj estas tre valoraj por plua agado de TEJO.

Naia Komitatano ĉiumonate koncize raportos al TEJO pri la nuna agado kaj planoj de VMEO (per Cirkulero), 1-2 foje jare partoprenos fizikan (dum IJK) aŭ virtualan Komitat-Kunvenon de TEJO (aŭ trovas anstataŭanton), eventuale plurfoje jare voĉdonos dum reta voĉdonado. Nia Komitatano komunikos kun aliaj Komitatanoj precipe per retpoŝta dissendolisto, laŭeble aktive prezentante Vikimediajn vdpunktojn kaj spertojn kaj trovante sinergiojn inter la Vikimedia kaj la Esperanta movadoj.

Pli pri la Komitato de TEJO legu en ties priskribo rekte ĉe TEJO.

Kandidatiĝu

Ni serĉas fidindan kaj respondecan homon por servi kiel nia Komitatano A de TEJO. Kaj tio povas esti vi!

Por povi kandidatiĝi, vi devas:

  1. esti membro de VMEO (membriĝu)
  2. esti individua membro de TEJO (membriĝu)
  3. esti malpli ol 35-jarojn aĝa (prefere signife malpli, por povi servi dum kelkaj mandatoj)
  4. esti fidinda kaj respondeca
  5. preti por movadaj politikaĵoj (strategiaj diskutoj, voĉdonado pri regularoj, elektado de Estraranoj ks) en TEJO
  6. disponebli dum 30-40 horojn jare
  7. laŭeble havi sufiĉan interreton por foja kelkhora video-kunsidado
  8. avantaĝo estas, se vi jam estis Komitatano en TEJO, aŭ servis en simila rolo

Se vi ankoraŭ ne estis Komitatano de TEJO, komence de via mandato vi estos petita trairi la kurson por novaj komitatanoj. Aldone vi ricevos subtenon de la Estraro de VMEO.

Komitatano de TEJO estas grava funkcio kaj ni multe aprezas la volontulon, kiu servos en tiu ĉi rolo! Kiel Komitatano vi ricevos specialan lokon en VMEO, pli vastan aliron al nia eduka programo, inklude partoprenon en edukado per Erasmus+ speciale dediĉitan nur por niaj kernaj aktivuloj!

Bonvolu kandidatiĝi ĝis la 28-a de Februaro 2023!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top