vikimanio logoo

Kunelektu temon de Vikimanio 2024!

Vikimanio, la plej granda konferenco kaj festivalo de la Vikimedia komunumo, en 2024 okazos en Krakovo, Pollando, Eŭropo. La organizantoj invitas ankaŭ vin esprimi vian opinion pri kio estu ĝia ĉeftemo. Elektota ĉeftemo havos gravajn konsekvencojn por starigo de programo kaj provizo de stipendioj, do esprimu vian opinion antaŭ la 19-a de Junio 2023!

Ni, kiel esperantistoj, havas unikan vidpunkton, ekzemple pro nia tutmondeco kaj konscio pri lingvoj. Kaj certe vi mem havas vidpunkton, de kiu povos profiti la organiza teamo dum elektado de la ĉeftemo!

Do mi invitas vin pripensi, kio estas tiom grava, ke Vikimedianoj de la tuta mondo fokusiĝu pri ĝi dum kelkaj tagoj dum sia ĉefa jara evento. Bonvolu pripensi, kaj plenigi la suban formularon antaŭ la 19-a de Junio 2023! Antaŭdankon pro via helpo!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top