Iĝu reprezentanto de Vikimedio EO en Vikimedio Eŭropo!

Vikimedio EO estas ĝoja membro de Vikimedio Eŭropo (VMEU), tutkontinenta Vikimedia organizo. VMEU faras gravan laboron pri politika influado kaj subvencipetado. Por VMEO ni serĉas novan reprezentanto ĉe VMEU. Se vi loĝas en Eŭropo kaj interesiĝas pri politikumado, kandidatiĝu!

VMEO jam en 2023 petis membrecon en Vikimedio Eŭropo kaj samjare ricevis ĝin. Ekde tiam nin ĉe VMEU reprezentas mi, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), Fondinto kaj Prezidanto de VMEO. Sed mi jam delonge havas tre multajn respondecojn, kaj aldone, politika agado ne apartenas al miaj preferataj. Tial ni serĉas novan reprezentanon, kiu perus informojn inter VMEO kaj VMEU, voĉdonus en VMEU kaj partoprenus politikan kaj kunordigan agadon de VMEU.

Reprezentanto ĉe Vikimedio Eŭropo

Vikimedio Eŭropo (VMEU) estas organizo, kiu kunigas Vikimediajn formalajn organizojn lokitajn en Eŭropo, kaj ankaŭ memstare faras tuteŭropan (precipe politikan) agadon. Ekz. nun VMEU precipe monitoras proponojn de leĝoj en la Eŭropaj komisiono kaj parlamento kaj helpas ilin igi ne detruaj, aŭ eĉ pli amikaj por Vikimedia agado. Ekde komenco de 2024, VMEU komencas ankaŭ zorgi pri subvenciataj projektoj por Eŭropaj Vikimediaj organizoj.

VMEU konsistas de membraj organizoj, kiuj provizas po 1 reprezentanton. Tiu partoprenas en decidado pri la direkto kaj strategio de VMEU, helpas kundifini la regularojn laŭ kiuj VMEU funkcias kaj estas la voĉo de Esperantistoj ene de Eŭropaj Vikimedianoj. Kiel uzantoj de tutmona neŭtrala lingvo, ni havas unikajn spertojn kaj kapablojn kaj tiuj estas tre valoraj por perspektivo kaj plua agado de VMEU. Kiel membra organizo de VMEU, nia reprezentanto nuntempe estas Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Sed tiu jam havas plurajn respondecojn kaj volas pli egale disdividi ilin por helpi al daŭropoveco de VMEO.

Nia nova reprezentanto ĉ. 4 foje jare partoprenos virtualajn kunsidojn, 1 foje jare partoprenos fizikan (kutime en Prago, Ĉeĥio) aŭ virtualan Ĝeneralan asembleon de VMEU (aŭ trovas anstataŭanton), eventuale plurfoje jare voĉdonos dum reta voĉdonado. Nia reprezenanto komunikos kun aliaj reprezentantoj precipe per retpoŝta dissendolisto, laŭeble aktive prezentante Esperantajn vidpunktojn kaj spertojn kaj trovante sinergiojn inter la Esperanta kaj la Eŭropa movadoj.

Kandidatiĝu

Ni serĉas fidindan kaj respondecan homon por servi kiel nia reprezentanto ĉe Vikimedio Eŭropo. Kaj tio povas esti vi!

Por povi kandidatiĝi, vi devas:

  1. esti membro de VMEO (membriĝu)
  2. loĝi en Eŭropo (aŭ almenaŭ deveni de Eŭropo)
  3. esti fidinda kaj respondeca
  4. preti por organizaj politikaĵoj (strategiaj diskutoj, voĉdonadoj pri regularoj, elektado de Estraranoj ks) en VMEU
  5. disponebli dum 30-50 horoj jare
  6. laŭeble havi sufiĉan interreton por foja kelkhora video-kunsidado

Avantaĝo estas, se vi:

  1. povas 1 foje jare partopreni ĉeestan Ĝeneralan asembleon (kutime en Prago, Ĉeĥio)
  2. jam estis reprezentanto en alia organizo (ekz. Komitatano de TEJO aŭ UEA), aŭ servis en simila rolo

Por povi bone labori vi jam komence ricevos subtenon de la Estraro de VMEO.

Reprezentanto ĉe VMEU estas grava funkcio kaj ni multe aprezas la volontulon, kiu servos en tiu ĉi rolo! Kiel reprezenantanto ĉe VMEU vi ricevos specialan lokon en VMEO, pli vastan aliron al nia eduka programo, inklude prioritatan, finance subtenatan, partoprenon en edukado per Erasmus+ speciale dediĉitan nur por niaj kernaj aktivuloj!

Bonvolu kandidatiĝi iam ajn, sed laŭeble ĝis la 30-a de Marto 2024!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top