Verdire, ni havas grandan mision (krei la mondon en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tuta sciaro de homaro), sed ni ne povas sukcesigi ĝin solaj! Venu ankaŭ vi – kaj ni helpu la mondon kune! Partoprenu en la 1-a Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio, kiu okazos la 16-an de Majo 2020 ekde 18:00 UTK plene virtuale.
Por partopreni sendu retpoŝton al [email protected] kaj ni sendos al vi instrukciojn pri virtuala partopreno. Dume ni ne volas publikigi la partopren-manieron por eviti “interretajn piratojn”, kiel bedaŭrinde okazis ĉe aliaj virtualaj renkontiĝoj.
En programo estos pluraj gravaj punktoj:
- elekto de nova Estraro
- elekto de nova Revizia komisiono
- revizio de la Statuto
- aprobo de la Jarraporto kaj Financa raporto
- aprobo de la Jarplano kaj Propono de la jara buĝeto
Kiel partopreni
- membriĝu
- sendu mesaĝon al vikimedio.esperanto(ĉe)gmail.com
- sekvu la instrukciojn en la retpoŝta respondo
Ni antaŭĝojas vidi vin!