Dispartigi sciaĵojn helpe de la Vikimediaj projektoj

Dum unu semajno kaptu la okazon pli bone koni la Vikimediajn projektojn : Vikipedio, Vikivojaĝo, Vikivortaro, ktp. Ekkonu la historion de tiu tute aparta tutmonda multlingva kunlabora projektaro, kian gravecon havas Esperanto en ĝi, kaj kiel la Vikimediaj projektoj kontribuas al la fortikigo de la Esperanta kulturo. Vi ankaŭ povos trejniĝi por kontribui kaj konstatos, […]

Virtuala Movada Foiro dum VK 2022: Vikimedio EO (1-a fojo)

VMEO - Vikimedio Esperanto prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado de homaro kaj […]

Babilu kun Amri Wandel (VK 2022)

Amri Wandel, Estrarano de UEA pri Faka agado, disponeblos dum la 3-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2022) por babili kun vi kaj respondi al viaj demandoj. Enkadre de tiu babilado estos parto pri faka agado kaj ene de ĝi ankaŭ tre mallonga prezento de Vikimedio EO, kiel nova Faka Asocio Kunlaboranta de UEA. Baze […]

Voĉa klavaro por Esperanto jam funkcias – provu ĝin ankaŭ vi!

Ĉu vi povas verki Vikipedion en Esperanto per via voĉo? Aŭ ajnan alian tekston? Jam jes! Progreso de teĥnologio dum (laŭlitere!) lastaj 2 jaroj venigis plian kilometroŝtonon por Esperantaj Vikimedianoj kaj la tuta Esperanta komunumo. La labor-teamo Parolteknologio kreis funkciantan parolrekonilon por Esperanto (programo, kiu ŝanĝas parolon al teksto). Danke al tio vi povas verki […]

Virtuala Movada Foiro dum VK 2022: Vikimedio EO (2-a fojo)

VMEO - Vikimedio Esperanto prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2022 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili gravas por bona edukado de homaro kaj […]

Retseminario: Aŭtomatigu varbadon de membroj – per CiviCRM

Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna […]

Plibonigu Vikimedion per Erasmus+

Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro kaj kiel vi povas partopreni? En 2023 Vikimedio EO planas fini siajn 2 nuntempajn projektojn kaj komenci 2 novajn. […]

Free