Vikidatumoj

Vikidatumoj estas Vikimedia datumbazo de interligitaj malfermitaj datumoj integrita en la Vikimedia ekosistemo.

Ĝia baza rolo estas provizado de interlingvaj ligiloj de artikoloj (de diversaj Vikimediaj projektoj) pri la sama temo. Aldone ĝi provizas multajn datumojn pri temo de la artikoloj – kaj tiuj datumoj estas uzeblaj en aliaj Vikimediaj projektoj (simile kiel plurmediaĵoj en Komunejo estas uzeblaj en ĉiuj Vikimediaj projektoj). Plej nove ĝi stokas leksikografiajn (vortarajn) datumojn, do estas uzebla kiel baza vortaro.

 

Abonu novaĵojn pri Vikidatumoj!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri Vikidatumoj kaj kiel vi povas partopreni. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.