Helpu plibonigi nian statuton por nova agado!

Dum la unua jaro de nia ekzisto kiel formala organizo ni spertis, ke nia Statuto ĝenerale bone funkcias, sed kelkaj ĝiaj partoj estas taŭgas por plimodernigo. Kaj vi povas esti parto de tio! Se vi spertas pri fundamentoj de organiza laboro, helpu al ni pli bone funkcii (kaj tiel pli efike disvastigadi edukadon en Esperantujo kaj la mondo). Sed memoru, viaj proponoj devas esti pretaj antaŭ 3-a Kunsido de la Ĝenerala asembleo la 6-an de Novembro 2021.

Statuto estas la plej baza interkonsento inter ĉiuj membroj de organizo kaj difinas la plej gravajn rolojn kaj respondecojn. Tio estas sufiĉe fortaj “la plej” pri unu dokumento! Tial ĝi meritas ankaŭ specialan atenton.

Nia nuntempa statuto funkcias kaj la Ministerio de internaj aferoj de Slovakio (la institucio, kiu nin oficiale registris) ĝin formale akceptis jam fine de 2019. Aldone, dum la 1-a Kunsido de la Ĝenerala Asembleo ĝi estis formale konfirmita de la membroj. Tamen, ĝi povas esti pli bona – ĝi povas pli forte utiligi grupan saĝecon de Esperanto-parolantaj vikimedianoj kaj subtenantoj. Tio estas alvoko al vi, kara interreta amiko – proponu plibonigan ŝanĝon!

Kontribuo estas tre simpla. Venu al la formularo sube, plenigu ĝin (kion vi volas ŝanĝi kaj kial) kaj sendu. La proponoj estas publike videblaj. Viaj proponoj estos prenitaj kaj proponitaj dum la 3-a Kunsido de la Ĝenerala asembleo je la 3-a de Novembro 2021 (parenteze, memoru anticipe aliĝi al la Kunsido ;).

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top