KuboF Hromoslav kandidatas por administranto de Vikivojaĝo

KuboF Hromoslav kandidatiĝis kiel nova administranto de Esperanta Vikivojaĝo kaj ni invitas vin voĉdono pri li. Al la Esperanta Vikivojaĝo nuntempe tute mankas administrantoj, tiel KuboF Hromoslav iĝus la unusola en tiu grava rolo.

(origine de AleXXw, Esperanta versio de Marek Mazurkiewicz, CC BY-SA 3.0)

Vikivojaĝo celas provizi detalan kaj praktike utilan vojaĝan gvidilon pri ĉiuj lokoj sur Tero kaj ekster ĝi. Unu el specifaj utiloj de Vikivojaĝo estas helpado al esperantistoj, kiuj vojaĝas al Esperantaj aŭ Vikimediaj eventoj – imagu, ke vi venas al iu fremda lando por partopreni Universalan Kongreson kaj Vikviojaĝo vin helpos pliĝui la landon en via postkongresa tempo.

Sed Vikimedian projekton oni bezonas prizorgadi kaj bontenadi ankaŭ preter aldonado de enhavo – tio estas tasko de administrantoj. Esperanta Vikivojaĝo estas tre nova projekto, maljam la 15-an de Decembro 2020 ĝi maturiĝis el Vikimedia Kovilo (testa loko celanta disvolvon de komunumo sen neceso havi memstaran retejon), do antaŭ nur 1 monato. Tial nuntempe en ĝi estas neniu administranto, kaj konsekvence ankaŭ pluraj laboroj kaj evoluoj stagnas aŭ malrapidas.

La situacion decidis ŝanĝi uzanto KuboF Hromoslav, kiu kandidatiĝis por administranto de Vikivojaĝo. Kaj ni invitas vin al voĉdono. Por tio vi bezonas havi Vikimedian konton (se vi ne havas, unue registriĝu).

 

KuboF Hromoslav kandidatiĝis la 14-an de Januaro 2021. Lia kandidatiĝo estis disvastigita per komunikaj kanaloj de Esperanto kaj Libera Scio (estonteca Vikimedio Esperanto) kaj jam la unuan tagon voĉdonis pri li 9 vikimedianoj. Tio iom similas al la situacio pri Wierzbowski, kiu kandidatiĝis por administranto de la Esperanta Vikifontaro, sed la voĉdonado vigliĝis nur post kiam al informado helpis Esperanto kaj Libera Scio.

Eĉ en malgranda, tre nova projekto, voĉdono komenciĝis tre rapide post informado en komunikaj kanaloj de Esperanto kaj Libera Scio (kontribuantoj de Vikivojaĝo, CC BY-SA 3.0)

Kio estas administranto?

Administranto en Vikimedia projekto estas esenca rolo por bontenado de Vikimedia projekto. Al ties taskoj apartenas forigado de paĝoj, forbarado de uzantoj, certa redaktado de interfaco, kaj aliaj. Administrantoj estas esencaj por traktado de kopirajto-rompoj kaj vandaloj.

Administranto ĝenerale devas laŭi regulojn de la projekto, tiel fakte laborante laŭ ĝenerala interkonsento de ties komunumo. Praktike, administranto ekzemple rajtas forbari aliajn uzantojn, sed nur tiujn, kiuj malbonkondutas. En diskutoj, administrantoj havas saman voĉon kiel aliaj diskutantoj. Praktike ili tamen havas spertojn pri iloj kaj proceduroj, kiujn aliaj uzantoj ne povas uzi, tiel provizante specifan vidpunkton, kiu povas tre helpi en diskuto. La komunumo superrigardas administrantojn, kaj eventuale povas forpreni la administrajn rajtojn, se ne kontentas. Tio okazas ege rare en Esperantaj Vikimediaj projektoj.

Laŭeble ĉiu Vikimedia projekto havu almenaŭ 1 administranton, ideale kelkajn administrantojn kaj almenaŭ kelketajn burokratojn (burokratoj havas rajton administrantigi aliajn uzantojn). Esperanto kaj Libera Scio al tio volonte helpas, ekzemple per informado. Se vi havas proponon (aŭ plejbone plenan artikolon, tekston) por informado, kontaktu nin.

[Plena deklaro pri konflikto de interesoj: Aŭtoro de la artikolo estas mem la temulo de la artikolo. La artikolo sekvas la kutiman stilon de antaŭaj artikoloj pri administranto-kandidatoj.]

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

1 Comment

  1. KuboF Hromoslav1 Februaro 2021

    Kun granda subteno de 11 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa vi elektis min kiel la unuan administranton de la Esperanta Vikvojaĝo! Grandan dankon! Mi jam administris tiom multe, ke miaj okuloj komencis batadi min 🙂

    Respondi

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top