Rezultoj de Kunsidoj de Ĝenerala asembleo en 2020

La jaro 2020 estis grava por disvolviĝo de Esperanto kaj Libera Scio. Ĝi estis la unua plena jaro de nia ekzistado kiel formale registrita organizo, kaj kun tio venis ankaŭ novaj sindevontigoj. Ni faris niajn unuajn 2 Kunsidojn de Ĝenerala asembleo kaj prezentas ties rezultojn.

Ni havas kutimon organizi virtualajn kunsidojn, kion ni planis eĉ antaŭ la pandemio. Tiel ni draste forigas limigojn por partopreno kaj ebligas ĉeeston de ĉiuj membroj de la tuta Tero.

La Ĝenerala asembleo elektis novajn funkculojn.

Estraro:

  • Prezidanto: Michal Matúšov (KuboF Hromoslav)
  • Vic-Prezidanto: Ivan Camilo Quintero Santacruz
  • Estrarano: Juan Sebastian Quintero Santacruz

Revizia komisiono:

  • Prezidanto de la Revizia komisiono: Ziko van Dijk
  • Michel Castelo Branco
  • Yves Nevelsteen

Kiel vi povas vidi, ĉiuj funkciuloj estas spertuloj pri Vikimedio – kunfondintoj kaj prezidintoj de aliaj Vikimediaj organizoj, kaj 2 aŭtoroj de Esperant-lingvaj libroj pri Vikipedio. Vidu pli pri nia teamo. Danke al formale establita teamo ni povas pli rapide kaj facile decidadi pri gravaj aferoj kaj reprezenti la organizon (kaj tiel ankaŭ Vikimedion kaj Esperanton) ekstere.

Krome, gravaj dokumentoj estis akceptitaj:

Preparo de tiuj ĉi dokumentoj estas ne nur statuta devo, sed ankaŭ grava por antaŭplani laboron, laborŝarĝon kaj tiel ankaŭ por varbi volontulojn por specifaj agadoj. Ĝenerale, la Jara plano prezentas minimumon da agado por koncerna jaro. Jam por tiuj ĉi agadoj ni serĉas aldonajn volontulojn (elde simplaj helpantoj ĝi ĉeforganizantoj), sed se vi volas aldone organizi ion plian, kontaktu nin!

Bovnolu konsideri, ke ambaŭ Kunsidoj de Ĝenerala asembleo okazis en tempo de granda labora ŝarĝo. Ni prilaboras nian strukturon por estontece informi pri tiaj ĉi gravaj aferoj pli frue.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top