Reprezentu VMEO-n en la Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2022

Meze de Oktobro en Norda Makedonio okazos Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2022. La renkontiĝo celas helpi al disvolviĝo de la regionaj Vikimediaj organizoj kaj komunumoj, kaj plifortigi kunlaboradon inter ili. Kaj vi povas en ĝi reprezenti VMEO-n kaj / aŭ gvidi programeron!

Estas 2 gravaj invitoj en tiu ĉi mesaĝo!

Invito 1: kandidatiĝu por partopreno

VMEO rajtas je 1 repagita reprezentanto. Dum antaŭaj jaroj tiun renkontiĝon nome de VMEO partoprenadis precipe mi. Kaj mi volonte tion ripetos 🙂 Sed eĉ pli volonte mi vidus, ke pluraj niaj aktivuloj havu tiun sperton, lernu de ĝi kaj danke al tio pli forte engaĝiĝu en gvidado de VMEO!

La partopreno estu laŭeble aktiva, kun multa lernado, interŝanĝado de spertoj, amikiĝado kaj alia retigado, kaj post la renkontiĝo ion alportu al VMEO. Ideala kandidato estu:

  • devenas aŭ loĝas en la Centra aŭ Orienta Eŭropo
  • je komunika nivelo de la angla
  • envolviĝinta en decidado en VMEO
  • klopodanta helpi formi estontecon de la vikimedia movado
  • aŭ spertulo pri partnerecoj
  • aŭ programa gvidanto
Mi (kaj eventuale aliaj aktivuloj) helpos prepariĝi al nia reprezentanto antaŭ la renkontiĝo.

Se tio estas vi (aŭ vi aspiras esti tia por sekvaj jaroj ;), kandidatiĝu per la volontula formularoLimdato: la 7-a de Aŭgusto 2022. Poste nia Estraro elektos nian reprezentanton.

(Se ni havos plurajn bonajn kandidatojn, ni eventuale povos pripensi finance subteni iun aldonan! Do certe kandidatiĝu se vi interesiĝas!)

Invito 2: proponu programeron

Sed eĉ ekster tiu ĉi oficiala (reprezenta) partopreno, vi povas proponi iun programeron kaj eble vi estos elektita por partopreni kiel invitita preleganto (estas kelketaj, malmultaj lokoj disponeblaj por invititaj prelegantoj). Mi mem intencas proponi 1 prelegon, 2 trejnadojn kaj 1 grandafiŝon 🙂 Ĉiuokaze, se ni en la Estraro vidos, ke vi vere interesiĝas kaj havas bonajn proponojn, viaj ŝancoj por esti elektita kiel nia reprezentanto plialtiĝos!

Sed rapidiĝu! La limdato estas la 31-a de Julio 2022

Ĉu aliaj vikimediaj renkontiĝoj?

PS: Tra Tero okazas pluraj tiaj regionaj renkontiĝoj, sed en VMEO ni (dume!) ne povas ilin ĉiujn sekvi. Se vi interesiĝas pri iu alia regiona renkontiĝo (aparte se vi pretas helpi al VMEO pri ĝi) certe kontaktu nin!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

1 Comment

  1. KuboF Hromoslav15 Aŭgusto 2022

    Fine nia reprezentanto en 2022 estos mi – KuboF Hromoslav.

    Respondi

Lasi respondon al KuboF Hromoslav Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top