Radioamatoro kandidatas por administranto de Vikicitaro jam 2-an fojon

Uzanto Radioamatoro denove kandidatiĝis kiel nova administranto de la Esperanta Vikicitaro kaj ni invitas vin voĉdono pri li. Al la Esperanta Vikicitaro nuntempe mankas aktivaj administrantoj, tiel Radioamatoro iĝus la unusola aktiva en tiu grava rolo.

Vikicitaro celas al kolektado de citaĵoj de famaj homoj kaj verkoj, sed ankaŭ pri diversaj temoj kaj proverboj. Ekzemple la plena Zamenhofa proverbaro estas konsultebla en Vikicitaro. Ne-esperantaj citaĵoj estas laŭkutime prezentataj kaj en sia origina lingvo kaj en Esperanto. Danke al prezento de proverboj de multaj nacioj, Vikicitaro klare prezentas buntecon de homara kulturo kaj helpas konservi ĝin por sekvaj geenracioj.

Radioamatoro apartenas al la plej aktivaj kontribuantoj al la Esperanta Vikicitaro. Krome li ankaŭ prizorgas la ĝian Telegraman kanalon. Abonu ĝin por ricevi ĉiutagan dozon de brila citaĵo 😉

Sed Vikimedian projekton oni bezonas prizorgadi kaj bontenadi ankaŭ preter aldonado de enhavo – tio estas tasko de administrantoj. Nuntempe en la Esperanta Vikicitaro estas neniu aktiva administranto, kaj tial ankaŭ pluraj laboroj kaj evoluoj stagnas aŭ malrapidas.

Radioamatoro jam pasintece estis administranto de la Esperanta Vikicitaro. Sed ĉar temas pri malgranda projekto, daŭro de administranteco estas limigita kaj pro tio li aŭtomate perdis la rajtojn. Tial li rekandidatiĝas. Kaj ni invitas vin al voĉdono. Por tio vi bezonas havi Vikimedian konton (se vi ankoraŭ ne havas, unue registriĝu).

 

Kio estas administranto?

Administranto en Vikimedia projekto estas esenca rolo por bontenado de Vikimedia projekto. Al ties taskoj apartenas forigado de paĝoj, forbarado de uzantoj, certa redaktado de interfaco, kaj aliaj. Administrantoj estas esencaj por traktado de kopirajto-rompoj kaj vandaloj.

Administranto ĝenerale devas laŭi regulojn de la projekto, tiel fakte laborante laŭ ĝenerala interkonsento de ties komunumo. Praktike, administranto ekzemple rajtas forbari aliajn uzantojn, sed nur tiujn, kiuj malbonkondutas. En diskutoj, administrantoj havas saman voĉon kiel aliaj diskutantoj. Praktike ili tamen havas spertojn pri iloj kaj proceduroj, kiujn aliaj uzantoj ne povas uzi, tiel provizante specifan vidpunkton, kiu povas tre helpi en diskuto. La komunumo superrigardas administrantojn, kaj eventuale povas forpreni la administrajn rajtojn, se ne kontentas. Tio okazas ege rare en Esperantaj Vikimediaj projektoj.

Laŭeble ĉiu Vikimedia projekto havu almenaŭ 1 administranton, ideale kelkajn administrantojn kaj almenaŭ kelketajn burokratojn (burokratoj havas rajton administrantigi aliajn uzantojn). Vikimedio EO al tio volonte helpas, ekzemple per informado. Se vi havas proponon (aŭ plejbone plenan artikolon, tekston) por informado, kontaktu nin.

Abonu novaĵojn pri Vikicitaro!

Entajpu viajn personan nomon kaj retpoŝton kaj alklaku la butonon "ABONU!". Ni foje sendos al vi novaĵojn pri la Esperanta Vikicitaro kaj kiel vi povas partopreni. Ni respektas vian privatecon kaj protektas viajn datumojn.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top