#1Lib1Ref – bibliotekistoj (kaj Vikipediistoj), aldonu referencoj!

Vikipedio estas nur tiom fidinda, kiom fidindaj estas la fontoj, kiujn ĝi citas. Por iom fokusigi Vikipediistojn al tiu ĉi parto de la laboro, kaj inviti novajn spertulojn pri fontoj, ni organizas Esperantan version de la tutmonda kampanjo #1Lib1Ref (“1 bibliotekisto, 1 referenco”). Aldonu referencojn al la Esperanta Vikipedio ĝis la 5-a de Februaro kaj vi povas gajni belajn premiojn.

Estis la jaro 2016 kaj la multlingva Vikipedia projekto festis la 15-an datrevenon de sia ekesto. Tian jubileon oni devus ĝuste festi, kaj en okazo de Vikipedio, tiu festado plenumiĝis ankaŭ per aldonado de referencoj. Kial ĝuste tio? Ĉar Vikipediiistoj! Kaj la kampanjo okazas ĉiujare ekde tiam.

En la laboro por verki la plej ampleksan kaj utilan ĝeneralan enciklopedion estas multaj taskoj. La plej videbla estas verkado kaj tradukado de novaj artikoloj. Malpli videblaj, sed ankaŭ tre gravaj, estas korektado de mistajpoj, formatado, reverkado de teksto al pli taŭga formo kaj multaj pliaj. Al tiuj laboroj apartenas ankaŭ aldonado de referencoj por citi fontojn, kiu subtenas la prezentitajn asertojn.

Kio estas referencoj?

“Referencoj” estas fonto-indikoj, danke al kiuj ni scias, de kie estis prenitaj informo en artikolo. En Vikipedio ili aperas kiel blua numero en krampoj en supra indekso post aserto (kiel post tiu ĉi frazo).[1] Kvankam en ĝenerala lingvouzo “referenco” temas pri ajna citado, en Vikipedio temas specife pri enteksta citado (tial listigo de fontoj fine de artikolo ne sufiĉas).

Fine de artikolo aspektas listo de referencoj jene:

  1.  Pli detale: Vikipedio:Referencoj

Ĝusta citado gravas ne nur por montri fidindecon de asertoj. Malfavoraj asertoj pri vivantaj homoj eĉ povus kaŭzi akuzojn pri kalumniado fare de Vikipedio – tial senfontaj asertoj pri vivantaj homoj estas forigataj tuj kiam ili estas trovitaj. Asertoj, kie risko de juraj akuzoj estas malpli alta, kutime havas etan averton, ekz. [mankas fonto], [dubinda teksto] aŭ [specifigu].

Partoprenu en #1Lib1Ref 2020

Estas pli interese labori pri certa afero sciante, ke tutmonde dekoj, eĉ centoj da aliaj homoj laboras pri la sama afero. #1Lib1Ref estas multlingva kampanjo; ĝian Esperantan version organizas la Vikimedia organizo Esperanto kaj Libera Scio (estontece nomata Vikimedio Esperanto)

Ekde la 15-a de Januaro ĝis la 5-a de Februaro 2021 aldonu referencon al artikolo en la Esperanta Vikipedio, en la redakto-resumo skribu la kradvortojn #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE (se vi redaktas artikolon pri homaj rajtoj, aldone skribu ankaŭ #WikiForHumanRights) kaj aliĝu al la registrilo de kontribuantoj.

Bibliotekistoj, ekredaktu!

Ni specife alvokas esperantistojn bibliotekistojn al partopreno! Kiu alia ol bibliotekistoj havas aliron al tiom vastas fontoj? Eĉ ne bezonatas multa laboro – aldonu unu referencon! Ĉiu unuopa referenco helpas!

Ĉu vi volas partopreni, sed vi ne estas bibliotekisto? Ne gravas, simple partoprenu! Kaj eble invitu vian amikon bibliotekiston 😉

Subkampanjoj kun premioj

Aldone al la baza kampanjo, ĉi-foje okazas ankaŭ 2 aldonaj subkampanjoj – pri homaj rajtoj kaj por lingvoj de Centra kaj Orienta Eŭropo. Ambaŭ provizas premiojn rekte de la Fondaĵo Vikimedio (atestiloj kaj donackartoj por varoj de la Vikimedia Vendejo).

Se vi aldonas referencon al artikolo pri homaj rajtoj, en la redakto-resumon skribu #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE #WikiForHumanRights – tiel vi partoprenos ankaŭ en tiu kampanjo.

Ĉar Esperanto devenas de teritorio de nuntempa Pollando (kiu estas parto de Centra kaj Orienta Eŭropo) ĉiu kontribuo en la Esperanta Vikipedio povas atribuiĝi al la subkampanjo pri Centra kaj Orienta Eŭropo. Por partopreni, en la redakto-resumon skribu #1Lib1Ref #1Lib1RefCEE

Ĉiuokaze, memoru aliĝi al la registrilo de kontribuantoj.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top