Feliĉan tagon de Brion Vibber 2022, la esperantisto kiu kunmodernigis Vikipedion!

La 1-an de Junio 2022 ni jam 18-an fojon festas la tagon de Brion Vibber! Brion apartenas al pioniroj de la entuta Vikipedia projekto, aparte grave laborinte pri ĝia teĥnika infrastrukturo. Kaj li ankaŭ estas esperantisto. Jimmy Wales, la kunfondinto de Vikipedio, deklaris la 1-an de Junio la Tago de Brion Vibber kaj alvokis ĉiujn Vikipedianojn saluti unu la alian en Esperanto.

Jen, ideo por festado de la memortago de Brion – kun vera Brion, lia papera repliko kaj multaj balonoj speciale por la tago!

Historio de Brion Vibber en la Vikimedia movado komenciĝis tre frue. Li programis gfrandajn partojn de la unuaj versioj de MediaWiki, la programo, kiu nun funkciigas Vikipedion, ĝiajn fratajn projektojn kaj multegaj aliaj sendependaj vikioj tra tuta interreto. Brion estis la unua dungito de la Fondaĵo Vikimedio (la oficiala prizorganto de Vikipedio) – pri kio Jimmy “Jimbo” Wales (unu el 2 kunfondintoj de Vikipedio) dum sia TED-prelego ŝercis, ke estis por doni al Brion iom da libera tempo apud lia grandega volontula laborego.Brion krom sia denaska lingvo regas ankaŭ Esperanton kaj iom la francan. Kaj grandparte danke al tio ni povas uzadi Vikipedion kun ĉapelitaj literoj – kaj ankaŭ per aliaj alfabeton. Ĝustan eniradon kaj montradon de literoj ekster la baza sendiakrita latina alfabeto Brion alprogramis konsciante specife pri problemoj pri Esperanto. Danke al tio eblas uzadi Vikimediajn projektojn en multegaj alfabetoj.

Pli detale ni priskribis historion kaj cirkonstancojn de la Tago de Brion Vibber jam en la artikolo en 2021, kiu certe meritas tralegon. Do fine ni republikigas la originan anoncon de Jimmy “Jimbo” Wales per kiu estis establita la memora tago:

Saluton!

Mi ĉi-pere proklamas, en mia kutima aŭtoritata kaj estreca maniero, ke hodiaŭ (la 1-a de junio) estos ĉiame konata kiel la Tago de Brion Vibber. Vikipediistoj de la fora estonteco miros je liaj nekredebla dediĉo kaj laborego, sen kiuj la projekto estus disfalinta antaŭlonge. Ĉi-nokte dum vespermanĝo, ĉiu Vikipediisto diru toston pri Brion kaj liaj multaj inventaĵoj.

Dum la Tago de Brion Vibber, Vikipediistoj ĉie salutas unu la alian en Esperanto.

Dankon, Brion.

Bondezirojn,
–Jimbo

(la vortoj “Saluton”, “Dankon” kaj “Bondezirojn” estis skribitaj rekte en Esperanto)

Dankon, Brion!

En tiu ĉi memora tago ni kune omaĝas Brion Vibber, kiu ne nur ebligis al la Esperanta Vikipedio uzadi siajn proprajn literojn, sed ankaŭ kunstarigis fundamentajn ŝtonojn por la tuta Vikimedia teĥniko – kaj ĉefe, per sia varma ĉeesto ankaŭ plibeligas niajn tagojn. Dum tiu ĉi tago ni, Esperantaj Vikimedianoj, salutas unu la alian en Esperanto. Kaj  fakte, ni ĉiam salutas unu la alian en Esperanto 😉

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

1 Comment

  1. Sl.8 Junio 2022

    Ni estas benitaj havi Brion.

    Respondi

Lasi respondon al Sl. Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top