Trejnado: La sekva nivelo de membro-administrado – per CiviCRM
Aktivaj membroj estas la vivodona sango kiu funkciigas niajn organizojn. Sed pli regule ol escepte, organizoj havas malfacilaĵojn novajn membrojn atingi, pluteni kaj aktivigi. Kaj tio estas tre bedaŭrinda, ĉar ekzistas testitaj metodoj kaj teĥnikoj, kiuj pruveble helpas plialtigi membriĝojn, plilongigi membrecojn kaj plienergiigi engaĝiĝon de membroj. Pri ĉiu el tiuj elementoj povus esti plursemajna […]
5-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2023-1)
Alvoko al la 5-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Vikimedio Esperanto
Plibonigu Vikimedion per Erasmus+
Iom post iom, Erasmus+ iĝas pli kaj pli grava parto de agado de Vikimedio EO. Aparte ĉar ĝi provizas financojn por plenumi grandajn taskojn. Sed kio estas Erasmus+, kiel ĝi povas helpi al nia vikimedia laboro kaj kiel vi povas partopreni? En 2023 Vikimedio EO planas fini siajn 2 nuntempajn projektojn kaj komenci 2 novajn. […]
Trejnado pri kopirajto, citado kaj alŝutado de plurmediaĵoj (ViPE, Tuluzo)
Ĉu vi vidas sencon en Vikipedio kaj volas valore kontribui al ĝi? Venu al la trejnado kaj lernu pri kopirajto (tiel, ke viaj artikoloj restu en Vikipedio), pri citado (tiel, ke viaj artikoloj estu fidindaj), kaj pri alŝutado de plurmediaĵoj (tiel, ke Vikipedio prezentu scion ankaŭ per pli engaĝa maniero ol nura teksto). Post la […]
VikiPrintempo COE 2023
VikiPrintempo COE 2023 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 21-a de Marto ĝis fino de Junio 20213 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ […]
Trejnado: Profesi-nivela projekta mastrumado per OpenProject (IJF 2023)
ALIĜU! Kio estas la ekzisto-kialo de via organizo? Probable ne nur ekzisti :-) Probable fari ion utilan, amuzan, belan, bonan. Varbi novajn esperantistojn, krei medion por amikaj kontaktoj, organizi eventojn aŭ produkti podkastojn - ion fari, esti aktiva, plenumi projektojn. La problemo Sed teni superrigardon pri pluraj projektoj sen taŭgaj helpiloj estas malfacila kaj […]
Trejnado pri Vikifontaro (ViPE, Nová Dubnica)
Kvankam Vikipedio estas la plej fama Vikimedia projekto, ĝi ne estas ununura. Ekzistas plurmembra familio, kiu kovras diversajn elementojn, facetojn kaj sintenojn rilate al kreado, konservado kaj prezentado de scio. Unu el ili estas Vikifontaro, kiu kolektas kompletajn tekstojn de aliaj fontoj (libroj, gazetoj, leteroj, paroloj, ks). Vikifontaro estas kiel vikia biblioteko. Venu al la […]
Vikipedio, pli ol enciklopedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)
Junulargastejo Braunschweig Wendenstr. 30, 38100 Braunschweig, Braunschweig, GermanyPrelego pri vikipedio dum la Germana Esperanto-Kongreso 2023
Trejnado kaj asistado pri Vikipedio (Germana Esperanto-Kongreso 2023)
Grupa aŭ individua trejnado pri Vikipedio gvidata de Yves Nevelsteen, longtempe sperta kontribuanto al Vikimediaj projektoj.
Vikimanio 2023
Alvoko al Vikimanio 2023 okazonta en aŭgusto 2023
WikidataCon 2023
Alvoko al WikidataCon 2023 (Vikidatuma Konferenco) okazonta en oktobro 2023
Renkontiĝo kun tiamuloj de fondo de la ĉeĥlingva Vikipedio
Skolta Instituto Prago Staroměstské nám. 1/4, Praha, Czech RepublicKomunuma renkontiĝo kun homoj, kiuj partoprenis fondon de la ĉeĥlingva Vikipedio, okaze de la 70-jariĝo de Mirek Malovec, la fondinto. Partoprenos ankaŭ Chuck Smith, la fondinto de la Esperanta Vikipedio, kiu persone instigis al Mirek Malovec fondi la ĉeĥlingvan Vikipedion. Marek Blahuš prezentos sian novan libron pri la tiama epoko. La tagon post la renkontiĝo […]