Ĉu Vikimedio alinomiĝu al Vikipedio? Esperantistoj pledas por pli da inkluzivo kaj partopreno

Post kelkaj jaroj eble la nomo “Vikimedio” estos trovebla nur en historiaj libroj – nuntempe traktata projekto de la Vikimedia Fondaĵo proponas anstataŭigi ĝin per la nomo “Vikipedio”. Tio kreis fortan malkonsenton de pluraj komunumoj, inkluzive de esperantistoj, kiuj subskribis malfermitaj leteron alvokante al tuja paŭzigo aŭ haltigo de la procezo.

Kio ni estas? Vikimedio
Laŭ kio nin homoj konas? Vikipedio
Pri kio ni volas paroli?  Vikidatumoj, Vikimedia Komunejo, Vikivortaro…
(laŭ prezentado de la marka projekto, paĝo 16)

Dum preskaŭ 20 jaroj multegaj vikimediaj volontuloj laboregis kaj plu laboregas por krei la mondon en kiu povas ĉiu homo partopreni en la sumo de ĉiuj scioj de homaro. Dum tiu tempo ni kreis fortan markon “Vikipedio” kaj laboras ankaŭ en ĝiaj frataj projektoj, kiuj prezentas unikan faceton de homa sciaro. Sed la sukcesego de Vikipedio ankaŭ metis ĝian gefrataron en ombron. Ekz. kio estas komuna inter “Vikipedio” kaj “Vikivojaĝo”? Ĉu nur la nomparto “viki-“? Ĉu pli multaj volontuloj partoprenus kreadon de liberaj vojaĝ-gvidiloj, se Vikivojaĝo povus pli forte uzi la markon de Vikipedio? Ankaŭ tiajn ĉi demandojn starigis al si la Vikimedia Fondaĵo, kiu posedas kaj prizorgas ne nur plurajn viki-projektojn, sed ankaŭ mem la markon “Vikimedio”. Tiel naskiĝis la Movada Marko-Projekto 2030.

Tamen, pluraj komunumanoj atentigis pri mankoj de la procezo, ekz. neklara prezentado de esploraj rezultoj, pri kio respondecaj funkciuloj de la Vikimedia Fondaĵo poste pardonpetis. Komunumoj ankaŭ signife malŝatis la proponon ŝanĝi la nomon de la fondaĵo mem al “Vikipedia Fondaĵo”, kio pli fokusigus eksteran atenton al Vikipedio, kaj supozeble for de la gefrataj projektoj.

Rezulte aperis pluraj iniciatoj, kiuj alvokas al drastaj ŝanĝoj de la procezo.

La komunuma malfermita letero mencias tiujn ĉi kialojn por paŭzigi aŭ halti la alimarkan procezon:

  • Takso de riskoj dum projekta planado kaj disvolviĝo de la koncepto:
    • Alta kosto por nedemonstrita utilo. Alinomo kreas interrompan ŝanĝon kaj ne montras klaran ligon al la promesitaj rezultoj. Vikimediaj aligitaj organizoj maltrankviliĝas pri la hazardoj de uzado de la nomo “Vikipedio” ekstere de projekta kunteksto kaj ne trovis adekvatajn certigojn kaj subtenon.
    • Altaj riskoj al komunuma identeco. Tiuj ĉi estis preteratentitaj en taksado de nom-opcioj. En 2015, la Vikimedia Fondaĵo notis, ke “Vikimedio estas forte tenita komunuma identeco. Nomaj ŝanĝoj havas konsekvencojn por komunuma kohero kaj partopreno.” Tamen, ĝi malsukcesis porti tiujn ĉi zorgojn tra la procezo kaj la enketoj.
  • Respekto kaj inkludo de Vikimediaj komunumoj:
    • Miskomunikado kaj konfuzo. Neklaraj antaŭsupozoj de la Vikimedia Fondaĵo kondukis al manko de fido en la marka procezo.
    • Problema taksado kaj resumo de retrokuplo. La elekto de mezuroj, precipe en la komunuma revizio en Aŭgusto 2019, disputigis la premisojn kaj pravecon de la procezo.
    • Neglektado de perspektivoj de Vikimediaj komunumoj. Formalaj kaj neformalaj kanaloj, inklude Petoj pri komentoj kaj neoficialaj opinisonoj, indikis klarajn problemojn pri la procezo. La nunaj enketoj pri marko fokusiĝas specife pri la nomo por la Vikimedia Fondaĵo, kio estis fortege oponita en tiuj ĉi komunumaj konsultoj.

La Estraro de Esperanto kaj Libera Scio subskribis tiun ĉi malfermitan leteron.

Kion fari nun?

Estas situacioj, kiam por atingi sian vizion indas ŝanĝi sian markon. Ĉu situacio de la Vikimedia movado estas tia? Nu, bona demando! Ni invitas vin veni al via propra konkludo!

La estraro de ELiSo alvokas por paŭzigo aŭ haltigo de la nuntempa alimarka procezo kaj eventuala rekomenco poste kun pli da inkludo de komunumanoj. Por esprimi vian opinion faru:

(elstarigita bildo origine de Zack McCune por la Vikimedia Fondaĵo, stucita de Michal Matúšov)

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top