Fenikals (Nichita Onufriev) kandidatiĝis kiel nova administranto de Esperanta Vikipedio kaj ni invitas vin voĉdono pri li. En Esperanta Vikipedio ĉiam estas sufiĉe multe da taskoj por administrantoj kaj nuntempe plia administranto estus utila.
Vikipedio celas krei ĝeneralan enciklopedion pri ĉiuj notindaj aferoj. Ĝi baze similas al paperaj ĝeneralaj enciklopedioj, sed ĝi kutime estas multe pli ĝisdata (pro rapideco de evoluo de scio, paperaj enciklopedioj estas kutime eksdataj jam en la tempo de sia eldono) kaj povas esti multege pli ampleksa (Vikipedio ne estas limigita de preskostoj, male ol paperaj enciklopedioj). Simile kiel aliajn Vikimediajn projektojn, ankaŭ Vikipedion verkas ĝiaj legantoj, kiuj klakis la butonon “redakti” supre de ĉiu artikolo, kaj iel helpis plibonigi la artikolon.
Sed Vikimedian projekton oni bezonas prizorgadi kaj bontenadi ankaŭ preter aldonado de enhavo – tio estas tasko de administrantoj. Nuntempe en la Esperanta Vikipedio estas 16 administrantoj, sed pro la amplekso, famo kaj malnoveco de Vikipedio, novaj kapablaj administrantoj estas tre bonvenaj.
La situacion decidis plibonigi la uzanto Fenikals (Nichita Onufriev), kiu kandidatiĝis por administranto de Vikipedio. Kaj ni invitas vin al voĉdono. Por tio vi bezonas havi Vikimedian konton (se vi ne havas, unue registriĝu).
Kio estas administranto?
Administranto en Vikimedia projekto estas esenca rolo por bontenado de Vikimedia projekto. Al ties taskoj apartenas forigado de paĝoj, forbarado de uzantoj, certa redaktado de interfaco, kaj aliaj. Administrantoj estas esencaj por traktado de kopirajto-rompoj kaj vandaloj.
Administranto ĝenerale devas laŭi regulojn de la projekto, tiel fakte laborante laŭ ĝenerala interkonsento de ties komunumo. Praktike, administranto ekzemple rajtas forbari aliajn uzantojn, sed nur tiujn, kiuj malbonkondutas. En diskutoj, administrantoj havas saman voĉon kiel aliaj diskutantoj. Praktike ili tamen havas spertojn pri iloj kaj proceduroj, kiujn aliaj uzantoj ne povas uzi, tiel provizante specifan vidpunkton, kiu povas tre helpi en diskuto. La komunumo superrigardas administrantojn, kaj eventuale povas forpreni la administrajn rajtojn, se ne kontentas. Tio okazas ege rare en Esperantaj Vikimediaj projektoj.
Laŭeble ĉiu Vikimedia projekto havu almenaŭ 1 administranton, ideale kelkajn administrantojn kaj almenaŭ kelketajn burokratojn (burokratoj havas rajton administrantigi aliajn uzantojn). Esperanto kaj Libera Scio al tio volonte helpas, ekzemple per informado. Se vi havas proponon (aŭ plejbone plenan artikolon, tekston) por informado, kontaktu nin.