Wierzbowski kandidatas por administranto de Vikifontaro

Przemysław Wierzbowski kandidatiĝis kiel nova administranto de Esperanta Vikifontaro kaj ni invitas vin voĉdono pri li. Al Esperanta Vikifontaro nuntempe tute mankas administrantoj, tiel Wierzbowski iĝus la unusola en tiu grava rolo.

(origine de Zanimum, Esperanta versio de Murasha, CC BY-SA 3.0)

Vikifontaro celas al kolektado de originaj plenaj tekstoj (“fontoj”) de ekz. libroj, gazetoj sed ankaŭ interretaj artikoloj. Parton de la laboro eblas fari per kopiado de teksto, parton per transskirbado de skanaĵo kun ebla helpo de OSR (“Optika Signo-Rekono”). Unu el specifaj utiloj de Vikifontaro estas konservado de malnovaj kulturaj verkoj, kiuj aliokaze putrus sur ies breto kaj nur kelketaj homoj povus konsulti ilin – Vikifontaro portas tiun heredaĵon al tuta mondo.

Sed Vikimedian projekton oni bezonas prizorgadi kaj bontenadi ankaŭ preter aldonado de enhavo – tio estas tasko de administrantoj. Nuntempe en la Esperanta Vikifontaro estas neniu administranto, kaj tial ankaŭ pluraj laboroj kaj evoluoj stagnas aŭ malrapidas.

La situacion decidis ŝanĝi uzanto Wierzbowski (Przemysław Wierzbowski), kiu kandidatiĝis por administranto de Vikifontaro. Kaj ni invitas vin al voĉdono. Por tio vi bezonas havi Vikimedian konton (se vi ne havas, unue registriĝu).

 

Wierzbowski kandidatiĝis jam en Majo 2020, sed tiam lia kandidatiĝo kaptis malmultan atenton kaj nur 1 voĉon. Li prezentis la aferon dum la 2-a Kunsido de Ĝenerala asembleo de Esperanto kaj Libera Scio kaj ni promesis helpon pri informado. Tiel, dum iomete pli ol semajno venis pliaj 8 voĉoj.

8 novaj voĉoj venis ekde informado fare de Esperanto kaj Libera Scio (kontribuantoj de Vikifontaro, CC BY-SA 3.0)

Kio estas administranto?

Administranto en Vikimedia projekto estas esenca rolo por bontenado de Vikimedia projekto. Al ties taskoj apartenas forigado de paĝoj, forbarado de uzantoj, certa redaktado de interfaco, kaj aliaj. Administrantoj estas esencaj por traktado de kopirajto-rompoj kaj vandaloj.

Administranto ĝenerale devas laŭi regulojn de la projekto, tiel fakte laborante laŭ ĝenerala interkonsento de ties komunumo. Praktike, administranto ekzemple rajtas forbari aliajn uzantojn, sed nur tiujn, kiuj malbonkondutas. En diskutoj, administrantoj havas saman voĉon kiel aliaj diskutantoj. Praktike ili tamen havas spertojn pri iloj kaj proceduroj, kiujn aliaj uzantoj ne povas uzi, tiel provizante specifan vidpunkton, kiu povas tre helpi en diskuto. La komunumo superrigardas administrantojn, kaj eventuale povas forpreni la administrajn rajtojn, se ne kontentas. Tio okazas ege rare en Esperantaj Vikimediaj projektoj.

Laŭeble ĉiu Vikimedia projekto havu almenaŭ 1 administranton, ideale kelkajn administrantojn kaj almenaŭ kelketajn burokratojn (burokratoj havas rajton administrantigi aliajn uzantojn). Esperanto kaj Libera Scio al tio volonte helpas, ekzemple per informado. Se vi havas proponon (aŭ plejbone plenan artikolon, tekston) por informado, kontaktu nin.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top