Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.

Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.

Dum preskaŭ 2 jardekoj, miloj da volontulaj kontribuantoj alŝutis jam pli ol 75 milionojn da plurmediaĵoj al la Vikimedia Komunejo – la centra loko por dosieroj kiujn uzas ĉiuj Vikimediaj projektoj. Tiu ĉi grandega trezoro servas por ilustri scion en maniero, kiu estas neebla per simpla teksto. Ja, ne pro nenio oni diras, ke 1 foje vidi valoras 1 000 foje aŭdi.

Samtempe, multegaj artikoloj en Vikipedioj en pli ol 300 lingvoj prezentas nur tekston. Kaj atendas volontulon por aldoni ilustraĵon. Krome, aldoni bildon, sonon aŭ videon al Vikipedia artikolo estas relative simpla – jam post 1 hora trejnado povas tuta novulo fari siajn utilajn kontribuojn.

Nasko de nova konkurso

Vikipediaj Paĝoj Volantaj Fotojn
La internacia emblemo de la konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn

Ankaŭ tiaj ĉi konsideroj staris malantaŭ la konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn (Wikipedia Pages Wanting Photos, #WPWP). La konkurso okazis la unuan fojon en 2020 en pluraj lingvaj versioj de Vikipedio. Esperanto kaj Libera Scio volonte organizis la konkurson en la Esperanta Vikipedio kaj virtuale trejnis novajn Vikipediistojn dum MondaFest’.

Batalante kun 1 mano malantaŭ la dorso

La konkurso estis planita por Julio-Aŭgusto 2020 kaj la internacia teamo provizis premiojn por la plej aktivaj partoprenintoj en ĉiuj Vikipedioj kune. Tamen, baldaŭ aperis problemoj kaj organizantoj ŝanĝis regulojn, evitante freŝe registritajn uzantojn. Ni organizis la konkurson precipe por inviti novajn homojn al Vikipedio kaj laŭ tio ankaŭ planis aferojn. En tia situacio, batalante “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ni ne povis plenumi nian ĉefan celon… Sed ni povis fari ion alian. La konkurso estis preparita, ni havis planitan trejnadon dum SES kaj IJK do ni daŭrigis. Tamen, por ne kaŭzi konfuzon al novuloj, ni ilin ne vaste varbis, kaj eĉ tiam atentigis pri ilia neeblo partopreni kiel konkursantoj ;-(

Sed ni ja preparis ilin por kutima redaktado de Vikipedio, kaj por sekvajaraj konkursoj. Dum la unuaj retaj IJK (Internacia Junulara Kongreso) kaj SES (Somera Esperanto-Studado) niaj trejnistoj KuboF Hromoslav kaj Leandro Abrahão kune faris 1 rapidtrejnadon po evento kaj respondis demandojn. Registraĵon de SES vi povas daŭre spekti en nia artikolo Ilustru Vikipedion! Jes, vi!

KuboF Hromoslav kaj Leandro Abrahão trejnis dum la virtualaj IJK kaj SES 2020.

Rezultoj

En la 1-a jaro de la konkurso, en la Esperanta Vikipedio partprenis 11 uzantoj, kiuj sume redaktis 192 paĝojn.

Vicordo:

1. Tarih
2. Elisardojm
3. Loopy30
4. Stefangrotz
5. Chnitke
6. Persia
7. Lordgentual kaj Vysotsky
8. B2Belgium kaj స్వరలాసిక

Netaksita:

Dankon al ĉiu konkursinto, ĉar ĉiu bildo, sono aŭ video en Vikipedio kiu helpas porti scion estas bona!

Aparte pripensinda estas, ke de la 11 partoprenintoj, nur 2 deklaras sin esperantistoj. Do, la konkurso allogis 9 novajn homojn, kiuj helpis ilustri nian Vikipedion, kio estas aparte mojosa!

Kio estontece?

La konkurso komenciĝis en 2020 kaj ŝajnas, ke ĝi eventuale povus iĝi tradicia. La jaro 2021 daŭrigis la konkurson kaj partopreno en la Esperanta Vikipedio signife plialtiĝis. Pri la rezultoj ni informos baldaŭ.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

1 Comment

  1. Javier Ramos4 Septembro 2021

    Estus interese se estontece ĝi okazus ne nur ĉe vikipedio sed en pluraj vikimediaj projektoj iom malpli aktivaj. Tio iom revivigus ilin.

    Respondi

Lasi respondon al Javier Ramos Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top