Pli ol 100 artikoloj en la Afrika monato 2020! La lulilo de homaro sub lupeo de Vikimedio.

Majo estas en la Vikimedia movado dediĉita al temo de Afriko – okazas la konkurso Afrika monato. En 2020 tion nove utiligis ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio kaj sub aŭspicio de la Afrika komisiono de UEA ĝin organizis en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo. La 9 partoprenintoj plibonigis pli ol 100 artikolojn kaj helpis al memstariĝo de Vikivojaĝo.

La ideo de la konkurso

En la Afrika monato povas partoprenantoj verki pri io ajn rilata al Afriko. Kaj speciale, la Esperanta versio estas ununura kiu ebligas partoprenon ne nur en Vikipedio, sed ankaŭ en alia frata projekto – Vikivojaĝo. Vikivojaĝo provizas turismajn gvidilojn pri tuta mondo, inklude de frazlibroj por baza komunikado, kaj itineroj. Ĝi estas tre nova projekto, la Esperanta versio memstariĝis nur fine de 2020 post kelkaj jaroj en “Kovilo”, kaj la temaro de Afriko tre invitas por pliaj aldonoj. Konkursoj, kiel la Afrika monato, estis esencaj por trovi novajn kontribuantojn kaj fina memstariĝo de la Esperanta Vikivojaĝo.

La unua Afrika monato okazis en la franca Vikipedio en 2019. La konkurso kaptis relative malgrandan atenton de alilingvaj komunumoj, sed inter ili ja estis la Esperanta. En 2020 jam 4 komunumoj organizis ĝin – inklude ankaŭ nin.

Tuj por la 1-a jaro de la Esperanta konkurso, per sia aŭspicio nin honoris la Afrika komisiono de UEA! Grandan dankon pro la subteno! Kaj memoru, ke la Afrika monato revenos en 2021 😉

Lokoj priskibitaj en ĉiuj Vikimediaj projektoj. Datumoj venas de Vikidatumoj.

Estas konata afero, ke partoj de Tero plej bone priskribitaj en Vikimediaj projektoj estas Eŭropo kaj Nord-Ameriko. Kvankam Afriko estas la lulilo de homaro, artikoloj pri ĝi tute ne reflektas tiun ĉi distingan statuson. Kaj tute ne temas nur pri malmultaj notindaj objektoj en centro de Saharo aŭ pluvarbaro. Priskribi la historiajn kialojn estus longa kaj malfacila vojo, do nun ni simple konstatas, ke ankoraŭ multaj artikoloj pri Afriko mankas. Ne nur en Esperanto.

Ekzistas pluraj iniciatoj por subteni kreadon de enhavo pri Afriko kaj rekte de Afrikanoj. Iuj estas organizataj laŭ geografia partopreno, do tion faras kolegoj en Afrikaj Vikimediaj organizoj. Ni partoprenas en la Afrika monato, ĉar tiu estas organizata laŭ lingvoj.

Venkintoj

La venkintoj en 2020 estas:

  1. Alzinous
  2. Dominik
  3. Rdelre
  4. Amikeco
  5. Sliwinski
  6. Freneo
  7. Gaodifan
  8. Robert Weemeyer

Partoprenis ankaŭ KuboF Hromoslav, sed tiu ne estis taksita, ĉar li estis ĉeforganizanto. La alia organizanto estis JabieroKubo.

Gratulon al ĉiuj venkintoj kaj dankon al ĉiu partopreninto – via kontribuo vere helpas!

Kune ĉiuj 9 partoprenintoj verkis aŭ redaktis 136 artikolojn, faris 600 redaktojn kaj aldonis 431 kB da teksto (plenaj statistikoj). Pliaj informoj estas en la konkursaj paĝoj en Vikipedio kaj Vikivojaĝo.

Fine mi ŝatus danki al ĉiu partopreninto – sen vi la konkurso ne havus sencon!

Premioj de sponsoroj

Al la unuaj 3 venkintoj estis proponitaj premioj de niaj sponsoroj. En la tempo de la konkurso ni ankoraŭ ne havis organizan bankan konton, do ni des pli aprezas la malavaron, kiun la sponsoroj prezentis.

Vinilkosmo provizis 1-jaran membrecon de Abonklubo por 2 personoj. Ĝi ebligas aŭskulti la katalogon de la Esperanta muziko de Vinilkosmo kaj multegaj aliaj sendependaj muzikaj eldonejoj pere de la justa elsendfluejo Music Divercities. Valoron de solidareco de tiu premio subtenas la fakto, ke la elsendfluejo pagas al artistoj kaj eldonejoj signife pli multe ol estas industria kutimo. Tiu ĉi premio estas bonega ne nur por esperantistoj, sed fakte ankaŭ por ŝatantoj de alilingva muziko.

Amikumu provizis 1-jaran Oran membrecon por sia poŝtelefona aplikaĵo Amikumu por 2 personoj. Ĉu al vi iam okazis, ke vi hazarde trovis esperantiston rekte en via laborejo sed ne sciis unu pri la alia dum jaroj? Nu, ĝuste tio jam vere okazis danke al Amikumu. Amikumu konektas parolantojn de sama lingvo, kiuj estas geografie proksimaj unu al la alia. Esperanto estas unu el multaj lingvoj subtenataj de Amikumu, inter ili pluraj planlingvoj kaj signolingvoj. Baza versio de Amikumu estas senpaga; Ora membreco aldonas novajn funkciojn, ekz. “virtuala teleportiĝo” al alia loko. Amikumu estas ideala aplikaĵo por ĉiuj lingvoŝatantoj, kiuj volas trovi amikon por virtuala aŭ ĉeesta parolado kaj lingvo-praktikado.

Ambaŭ sponsoroj estas longjaraj esperantistoj kiuj multe subtenas la Esperantan komunumon. Fakte, Chuck Smith, unu el kunfondintoj de Amikumu, fondis ankaŭ la Esperantan Vikipedion! Kunlaboro kun ili estas tre plezura kaj profesia!

Partoprenu en sekvaj konkursoj

Artikol-verkaj konkursoj kaj diversaj kampanjoj montriĝis esti ŝatata kaj aprezata agado de Vikimedianoj. Ili helpas atentigi pri specifa enhava aŭ kvalita truo kaj plenigi ĝin. Samtempe ili donas bonan oportunon por novaj kontribuantoj fari siajn unuajn redaktojn (“Nun estas konkurso, nun mi vere devas komenci verki Vikipedion!”), des pli kiam pluraj homoj faras la samon en la sama tempo.

En Esperanto kaj Libera Scio ni planas organizi konkursojn kaj aliajn kampanjojn ankaŭ estontece. En 2021 jam okazis kampanjo pri aldonado de referencoj #1Lib1Ref; estas planataj 3 konkursoj pri mondoregionoj kaj 1 pri aldonado de plurmediaĵoj. Ankaŭ vi do havas oportunon partopreni, eĉ fari siajn unuajn redaktojn. Aliflanke, ni serĉas pliajn teamanojn, kiuj pretas dediĉi siajn organizajn kapablojn por bona afero. Se tio estas vi, kontaktu nin!


(elstarigita bildo de SyntaxTerror, Alzinous, CC BY 3.0, per Vikimedia Komunejo)

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top