Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021

ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2021 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 trejnadon, 4 prezentojn dum Virtuala Movada Foiro kaj 2 babiladojn pri Vikipedio. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Yves Nevelsteen.

Publika listigo estas ankaŭ en la eventa kalendaro de nia retejo. Partoprenantoj trovos ĝin rekte en la eventa platformo Retevent. Al la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto vi ankoraŭ povas aliĝi. La nomoj estas:
  • Klerige: Kiel verki por Vikipedio?
  • Babilu kun KuboF pri Vikipedio
  • ViMF: Esperanto kaj Libera Scio
La kleriga trejnado okazos en klasĉambro de Zoom. Ĉiuj aliaj sesioj okazos en vidbabilejo kun eblo tuj interagi inter prezentanto kaj spektantoj. Tial ni des pli invitas vin veni – vi povos eĉ pli rekte riĉigi la sesiojn per viaj spertulaj rimarkoj kaj rakontoj.

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

2 Comments

  1. Javier Ramos17 Julio 2021

    Estus bonege ankaŭ se UEA enretigus iun el la programeroj pri vikimedio! Ĉefe por tiuj, kiuj havas malbonan retkonekton aŭ por tiuj, kiuj iam fariĝos vikipediistoj.

    Respondi
    1. KuboF Hromoslav2 Aŭgusto 2021

      Mi konsentas! Tamen konsciu, ke de ĉiuj tiuj programeroj nur la kleriga trejnado de Yves estis (eble) registrita. La aliaj okazis en videoĉambroj per Jitsi kaj estis iomete prelegecaj kaj grandparte babilaj.

      Respondi

Lasi respondon al Javier Ramos Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top