Vikipedio festas 20 jarojn

La 15-an de Januaro 2001 estis lanĉita la Vikipedia projekto – libera, reta ĝenerala enciklopedio. Ĝia misio estis granda: krei mondon en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en tuto de homara scio. Post 20 jaroj ni povas konstati, ke Vikipedio estas fervore sur la vojo por atingi tiun mision.

La tuta Vikipedia projekto startis per la angla kaj baldaŭ komencis aliĝadi aliaj lingvoj. La Esperanta Vikipedio estis kreita kiel nur 11-a Vikipedio, ankoraŭ en la sama jaro kiel la angla. Ja, esperantistoj ofte estas homoj kiuj venigas novigojn al la mondo. Esperanta Vikipedio tiel festos sian 20-jariĝon fine de la jaro 2021.

Vikipedia emblemo estas puzla globo (aludanta al Terglobo), kies supra parto mankas rememorigante, ke pro daŭra evoluo de homara scio, Vikipedio neniam estos finverkota

La antaŭhistorion de Vikipedio verkis precipe Jimmy Wales. Li volis doni al homaro enciklopedion, kiu provizadus tre ĝisdatajn informojn tute senpage kun eblo facile reuzi la informojn. Lia unua provo, Nupedio, dungis plurajn spertulojn, kiuj kontraŭpage verkis pri sia fako. Kvankam tiuj spertuloj provizis altkvalitajn artikolojn, ilia verkado daŭris tre longe kaj estis multekosta. Kiel provo antaŭprepari taŭgajn tekstojn por posta spertula revizio, estis starigita Vikipedio, al kiu povis kontribiu iu ajn. Frue montriĝis, ke tiu modelo funkcias eĉ pli bone kaj Nupedio estis plene transigita al Vikipedio.

Nombroj estas astronomie grandaj

Post 20 jaroj estas verkitaj pli ol 55,5 milionoj da artikoloj en 317 diversaj lingvoj. Vikipedioj en pluraj lingvoj ankoraŭ maturiĝas en la Vikimedia Kovilo, frata projekto por novaj lingvaj versioj de Vikimediaj projektoj. Al Vikipedioj sume registriĝis preskaŭ 10 milionoj da redaktantoj, de kiuj preskaŭ 4 mil estas nuntempaj administrantoj. Kvankam la preferata loko por dosieroj estas Vikimedia Komunejo, en Vikipedioj estas alŝutitaj sume pli ol 2,5 milionoj da dosieroj. Nure en la angla Vikipedio estis faritaj jam pli ol 1 miliardo da redaktoj. Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektoj legas ĉ. duon-miliardo da unikaj homoj ĉiumonate.

La forto de Vikimedia ekosistemo

Vikipedio estis la unua, kiu vere komencis la revolucion. Nelonge poste tamen montriĝis, ke homoj aldonas enhavon ne tre taŭgan por ĝenerala enciklopedio, sed daŭre utilan por edukado. Tial iom post iom naskiĝis ankaŭ ĝiaj frataj projektoj:

  • Vikicitaro – citaĵoj de famuloj, pri diversaj temoj, proverboj…
  • Vikilibroj – manlibroj kaj lernolibroj dekomence verkitaj
  • Vikifontaro – plenaj tekstoj kaj transkriboj de libroj, gazetoj, paroloj…
  • Vikinovaĵoj – ĝeneralaj novaĵoj de tuta mondo
  • Vikivortaro – ilustra vortaro kaj tezaŭro por ĉiu lingvmo
  • Vikiversitato – plenaj edukaj kursoj
  • Vikivojaĵo – turisma gvidilo pri tuta Tero kaj ekster ĝi
  • Vikispecioj – taksonomiaj informoj pri ĉiuj vivuloj
  • Vikimedia Komunejo – plurmediaj dosieroj uzeblaj en ĉiuj aliaj Vikimediaj projektoj
  • Vikidatumoj – centra deponejo de strukturitaj datumoj, kiujn povas redakti kaj homoj kaj maŝinoj

Preter interreta projekto

Vikipedio estis unue financata de privata enterpreno de ĝia fondinto. Por provizi pli grandan daŭropovecon kaj protekton por la ĉiam pli kaj pli valora marko, estis starigita neprofitcela Fondaĵo Vikimedio, kiu oficiale transprenis prizorgadon de Vikimediaj projektoj. Unuaj prizorgantoj estis volontuloj, sed post certa limo estis bezonataj dungitoj. Fakte, la unua dungito estis esperantisto Brion Vibber, kiu krom aliaj agadoj ankaŭ enkondukis eblon uzi en Vikipedio Esperantajn ĉapelitajn literojn. Tiun eblon utiligis ankaŭ aliaj lingvoj kun supersignoj.

La Fondaĵo Vikimedio prizorgadis teĥnikan infrastrukturon kaj oficialaĵojn, sed ne vere povis proksime labori kun multajn komunumoj, kiuj kreiĝis ĉirkaŭ la projektoj. Tial unue landoj kaj poste lingvoj kaj temoj komencis starigadi organizojn. Unu el tiuj organizoj estas ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), estontece nomota Vikimedio Esperanto (VMEO), kiu helpas al disvolviĝado de Esperantlingvaj projektoj kaj la temo de Esperanto en alilingvaj vikimediaj projektoj. ELiSo daŭrigas la tradicion de esperantistoj kiel pioniroj – ĝi estis nur la 3-a Vikimedia Uzanto-Grupo, kaj daŭre restas la plej longe, seninterrompe funkcianta. Probable ankaŭ en via lando funkcia loka Vikimedia organizo!

Preter la sekva horizonto

Nuntempe homaro evoluiĝas multe pli rapide ol iam ajn en la historio, kaj eĉ mem rapideco de tiu evoluo plirapidiĝas. Tial, tio kio funkciis hieraŭ, ne nepre funkcias hodiaŭ, kaj tio kio hodiaŭ estas obskura povas morgaŭ furori. Ankaŭ Vikipedio kaj la tuta Vikimedia movado adaptiĝas al tiuj ĉi novaj kondiĉoj. Ekzemple pli multe estas uzata teĥnologio por maŝin-asistata tradukado, centrigado de datumoj kaj funkcioj, kaj estas esplorataj novaj manieroj de kontribuado kaj konsultado.

Por havi pli klaran ideon pri la direkto, kien ni iras, la Fondaĵo Vikimedio gvidas la procezon de Strategio por 2030. La deklarita stategia direkto estas: ĝis 2030, Vikimedio iĝos la esenca infrastrukturo de la ekosistemo de libera scio kaj ĉiu, kiu kunhavas nian vizion, povos aliĝi al ni.

Hodiaŭ, post 20 jaroj da aktivado, ni staras sur la ŝultroj de gigantoj, kiuj pavumis la padon por ni, kaj rigardas al la sekva horizonto, de kiu venas lumo pli brila ol iam ajn.

Venu kun ni! Lernu kiel partopreni en Vikipedio kaj kuraĝe ekredaktu!

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top