Festa video pri 300 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio

300 000 artikoloj en la Vikipedio en Esperanto – tiu ĉi iama revo iĝis realo la 18-an de Julio 2021. Ĝi estas granda atingo, kaj samtempe nur unu el multaj kilometroŝtonoj sur la vojo al kreo de la plej ampleksa kaj altkvalita enciklopedio. Ĉe tiu okazo ni kompilis por vi dankan kaj festan videon de esperantistoj kaj invitas vin spekti ĝin.

Gravecon de Vikipedio por la Esperanta komunumo agnoskas ankaŭ pluraj gravaj Esperantaj organizoj. Kelkaj el ili kuniĝis por kampanji por plirapidigi la atingon per varbado inter siaj membroj, aktivuloj kaj ŝatantoj. La kampanjon Vikipedio 300 000 tiel krom Vikimedio EO subtenis ankaŭ UEA – Universala Esperanto-Asocio, ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, E@I – Edukado@Interreto kaj la Fonduso Instigo. Denove dankon pro tiu ĉi aprezita subteno!

Pri la atingo ni jam informis per propra festa artikolo “Vikipedio en Esperanto atingis 300 000 artikolojn!” La okazo vaste disvastiĝis en Esperantujo kaj spronis multajn gratulajn kaj dankajn reagojn. Ja, ĝi estas ebla nur danke al grandega sindediĉo de multaj volontulaj esperantistoj dum preskaŭ 20 jaroj!

Kelkaj el la gratulintoj, inklude de la partneraj organizoj de la kampanjo Vikipedio 300 000, registris sin – kaj nun ni prezentas la kompilan videon al vi! Ĝuu kaj divastigu ĝin!

Image courtesy of Pascal Habermann, Nohat, Paullusmagnus, Wikimedia Foundation

KuboF Hromoslav

View posts by KuboF Hromoslav
Mi amas vikimedion, ĉar ĝi ne nur estas granda amuzo por mi mem, sed mi ankaŭ vidas ĝian kapablon transformi homaron al pli edukita, paca kaj daŭropova civilizacio. En Esperanto kaj Libera Scio mi estas ekde komenco. Mi unue kunfondis ĝin kiel neformalan grupon, poste gvidis ĝian fondon kiel formalan organizon kaj ĝenerale plu gvidas.

1 Comment

  1. radioamatoro29 Marto 2022

    Gratulojn al la komunumo kaj dankon pro la pliaj artikoloj. Ni kune kreu pli bonan enciklopedion kiu certe plibonigos nian lingvon.

    Respondi

Lasi respondon al radioamatoro Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Scroll to top