En Septembro okazos Vikimedia Pintkunveno 2022. Ĝi estas la plej alta movada kunveno de vikimedianoj, kaj fokusiĝas pri la Movada strategio 2030. Vikimedio EO (Esperanto kaj Libera Scio) estis denove invitita partopreni – kaj ĉi-jare *VI* povas esti en nia teamo!
Ni serĉas entuziasmajn, strategie pensantajn homojn, ideale kun jama organiza sperto en Vikimedio EO (aŭ almenaŭ intereso pri tia agado) kaj ideale kun spertoj pri la Movada strategio 2030 (aŭ intereso ekokupiĝi pri ĝi – pri kio ja (respondeca prepariĝo por) Vikimedia Pintkunveno povas helpi ;).
La evento estos hibrida, kaj ni havas 3 lokojn por virtuala partopreno. Ĝi okazos 9-11-a de Septembro 2022. Taŭga partopreno postulas kapablon sencohave partopreni en grupaj diskutoj en la angla lingvo (vikimedio ankoraŭ ne trovis idealan internacian lingvon…).
Kandidatiĝu
Alklaku la supran butonon, plenigu la volontulan formularon al kiu vi venos kaj konfirmu klakante la suban butonon “SUBMIT”. Limdato estas la 27-a de Julio (inklude). La Estraro poste elektos niajn 3 partoprenontojn.