Verku por Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo! La konkurso estas multlingva, do vi povas partopreni en la Esperanta Vikipedio. (noto: La konkurson organizas Vikimedio Ukrainio kun siaj partneroj. Vikimedio Esperanto ne partoprenas organizadon, nur diskonigas la konkurson.)
Etikedo: interreta
VikiFesto 2021
En 2021 la Esperanta Vikipedio festas 20-an datrevenon de sia fondo. Kaj ni volas festi kune (almenaŭ virtuale)! Venu por senpaga virtuala evento, kie sub la subtitolo “Preter 20 jaroj de la Esperanta Vikipedio“ vi ekscios, ke kvankam Vikipedio estas la plej fama, sed ne ununura Vikimedia projekto!
3-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2021-1)
Kunsido de la Ĝenerala asembleo de ELiSo / VMEO novembro 2021. Ni traktos gravajn temojn pri ELiSo/VMEO por la venonta jaro.
Amerika monato 2021
Vikimedia artikol-verka konkurso pri Ameriko okazonta dum oktobro 2021 en Vikipedio kaj vikivojaĝo.
Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021
ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2021 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 trejnadon, 4 prezentojn dum Virtuala Movada Foiro kaj 2 babiladojn pri Vikipedio. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Yves Nevelsteen.
Klerige: Kiel verki por Vikipedio? (VK 2021)
Venu spertiĝi pri bazoj de redaktado de Vikipedio kun longjara spertulo Yves Nevelsteen, la aŭtoro de la libro Vikipedio – praktika manlibro, prizorganto de Komputeko kaj membro de la Revizia komisiono de ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto. La trejnado okazos enkadre de la Kleriga lundo dum la 2a Virtuala Kongreso de...
Babilu kun… KuboF pri Vikipedio (VK 2021, 2a fojo)
Diskuto kun Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2021). Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi...
Babilu kun… KuboF pri Vikipedio (VK 2021, 1a fojo)
Diskuto kun Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2021). Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi...
Virtuala Movada Foiro dum VK 2021: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto (4a fojo)
ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio (estontece VMEO – Vikimedio Esperanto) prezentos sin, sian agadon kaj la Vikimedian movadon dum la Virtuala Movada Foiro (ViMF) dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021 (VK). Dum preskaŭ 1-hora programero, ĉiu partoprenanto povos veni al vidbabilejo kaj ekkoni homojn malantaŭ Vikipedio, ekscii pri aliaj Vikimediaj projektoj, kial ili...
Virtuala Movada Foiro dum VK 2021: Esperanto kaj Libera Scio / Vikimedio Esperanto (3a fojo)