Kultura Diplomatia Monato de Ukrainio 2022

Verku por Vikipedio artikolojn pri ukraina kulturo! La konkurso estas multlingva, do vi povas partopreni en la Esperanta Vikipedio. (noto: La konkurson organizas Vikimedio Ukrainio kun siaj partneroj. Vikimedio Esperanto ne partoprenas organizadon, nur diskonigas la konkurson.)

Amerika monato 2021 rubando

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio

Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de...

Amerika monato 2021 rubando

Amerika monato 2021

Vikimedia artikol-verka konkurso pri Ameriko okazonta dum oktobro 2021 en Vikipedio kaj vikivojaĝo.

Unesko-konkurso 2021

La konkurso Unesko 2021 celas plimultigi enhavon en Esperanto pri Unesko kaj tiel disvastigi ĝiajn valorojn kaj idealojn – kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj...

VikiPrintempo COE 2021

VikiPrintempo COE 2021 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 21-a de Marto ĝis fino de Aprilo 2021 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ...

Scroll to top