Vikipedio estas nur tiom fidinda, kiom fidindaj estas la fontoj, kiujn ĝi citas. Por iom fokusigi Vikipediistojn al tiu ĉi parto de la laboro, kaj inviti novajn spertulojn pri fontoj, ni organizas Esperantan version de la tutmonda kampanjo #1Lib1Ref (“1 bibliotekisto, 1 referenco”). Aldonu referencojn al la Esperanta Vikipedio ĝis la 5-a de Februaro kaj...
Etikedo: Vikipedio
1Lib1Ref Januaro 2021
Imagu la mondon en kiu ĉiu bibliotekisto redaktas Vikipedion. La tutmonda kampanjo #1Lib1Ref alvokas bibliotekistojn al uzo de literaturo en sia biblioteko por pliriĉigi Vikipedion je almenaŭ 1 referenco (mencio de fonto). Krom bibliotekistoj estas bonvenaj ankaŭ aliaj kontribuantoj! Pliaj detaloj: Konkursa paĝo en la Esperanta Vikipedio Premioj La plej aktivaj kontribuantoj ricevos premion! Subkampanjoj...
Vikipedio festas 20 jarojn
La 15-an de Januaro 2001 estis lanĉita la Vikipedia projekto – libera, reta ĝenerala enciklopedio. Ĝia misio estis granda: krei mondon en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en tuto de homara scio. Post 20 jaroj ni povas konstati, ke Vikipedio estas fervore sur la vojo por atingi tiun mision.
Fenikals kandidatas por administranto de Vikipedio
Fenikals (Nichita Onufriev) kandidatiĝis kiel nova administranto de Esperanta Vikipedio kaj ni invitas vin voĉdono pri li. En Esperanta Vikipedio ĉiam estas sufiĉe multe da taskoj por administrantoj kaj nuntempe plia administranto estus utila. Vikipedio celas krei ĝeneralan enciklopedion pri ĉiuj notindaj aferoj. Ĝi baze similas al paperaj ĝeneralaj enciklopedioj, sed ĝi kutime estas multe...