Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn jam konas kaj uzas granda parto de homaro. Sed ne ĉiuj scias, ke ili mem rajtas redakti ilin, kaj kiel specife tin fari. Por helpi al ili lerni tion, ni ofte prelegas kaj trejnas. Kaj por disvolvi tiujn ĉi kapablojn, kun subteno de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono ni lernis en Italio kiel fari tion pli bone.
Prelegado kaj trejando longtempe apartenas al la kernaj bazaj agadoj de Vikimedio EO. Faradis tion eĉ la Esperantistaj Vikimediaj aktivuloj (inklude kernajn aktivulojn de nuntempa VMEO) antaŭ ol oficiala (kaj eĉ neoficiala) fondo de nia organizo. Sed volontulaj aktivuloj ne nepre partoprenis intensan plikapabligadon pri prelegado kaj trejnado – sed kutime lernis tion per imitado de aliaj prelegantoj kaj trejnistoj (kiuj ofte lernis same). En Esperanto mi eĉ konscias pri nur 1 reta kurso pri prelegado – #forlaflatado de Leandro Abrahão, subtenita de UEA. Konklude, eĉ en nia kerna agado daŭre estis (kaj plu restas) aferoj, kie indas nia pliboniĝo.
Kaj ni ja decidis pliboniĝi. Ni petis kaj ricevis subtenon de la programo Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono, danke al kiu ni povis vojaĝi eksterlanden lerni pli bone prelegi kaj trejni kun novaj portempaj kolegoj en akceptaj organizoj. Ene de tiu ĉi projekto nin por 2 vojaĝoj akceptis la Itala Esperanto-Federacio kaj la Itala Instituto de Esperanto – ŝajne Italio provizis vere bonajn oportunojn.
En ambaŭ plikapabligaj vojaĝoj partoprenis mi, KuboF Hromoslav (Michal Matúšov), ankaŭ pro tio, ke dum lastaj jaroj ĝuste mi provizis signife grandan parton de niaj prelegoj kaj trejnadoj. Tamen, ideale tiaj ĉi laboroj kaj vojaĝoj estus farataj de pluraj homoj. Do mi denove invitas vin aliĝi kiel kandidato por partopreno en projektoj de Erasmus+ kaj kiel volontulo por unu aŭ pluraj roloj. Tio multe helpos al daŭropoveco de nia agado por Vikimedio.
La trejnadon en Montecatini Terme honoris per sia ĉeesto eĉ Duncan Charters, la Prezidanto de UEA. Li verkis artikolon por la Esperanta Vikivojaĝo, libera turisma gvidilo.
Pado al majstreco
Kiel prezentas George Leonard en sia libro “Majstreco” (angle “Mastery”), majstreco ne estas stato, sed procezo – vera majstro estas tutviva lernanto. Ankaŭ tial mi denove dankas al Eramsus+, ke mi povis plue lerni pri tiom fundamenta kapablo bezonata por nia laboro, kaj tiel ankaŭ pli bone povi transdonadi la kapablojn al sekvaj generacioj de niaj aktivuloj.