Vikimedia Reta Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo 2020

Vikimedia Renkontiĝo de Centra kaj Orienta Eŭropo (angle "Wikimedia CEE Meeting") estas ĉiujara renkontiĝo celanta plibonigi kapablojn de Vikimediaj aktivuloj kaj plifortigi ligojn kaj kunlaboron ene de la regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo. En 2020 ĝi, pro la kronvirusa pandemio, okazos rete. Kutime de nia organizo estas invitata nur 1 aŭ 2 aktivuloj, eĉ […]

Free

Traduku Vikipedion simple

Trejnado "Traduku Vikipedion simple" okazos dum la Reta KAEST 2020. Ĝi okazas kadre de AMO (Aktivula Maturigo) - trejna programo de UEA. Vikipedio estas unu el plej sukcesaj edukaj projektoj de homaro - centoj da milionoj de homoj ĝin uzas por ekkoni novajn aferojn, pliprofundiĝi en jam konatajn, pli malfermi sian menson kaj, ja, por […]

€10

1Lib1Ref Januaro 2021

Imagu la mondon en kiu ĉiu bibliotekisto redaktas Vikipedion. La tutmonda kampanjo #1Lib1Ref alvokas bibliotekistojn al uzo de literaturo en sia biblioteko por pliriĉigi Vikipedion je almenaŭ 1 referenco (mencio de fonto). Krom bibliotekistoj estas bonvenaj ankaŭ aliaj kontribuantoj! Pliaj detaloj: Konkursa paĝo en la Esperanta Vikipedio Premioj La plej aktivaj kontribuantoj ricevos premion! Subkampanjoj […]

VikiPrintempo COE 2021

VikiPrintempo COE 2021 estas artikol-verka konkurso, kiu okazas ekde la 21-a de Marto ĝis fino de Aprilo 2021 (nordhemisfera printempo). Vi estas bonvena, ĉu vi estas sperta viki-kontribuanto aŭ novulo, kiu volas provi ion novan. Venu al Vikipedio Vikivojaĝo La celo estas helpi al disvolviĝo de Vikipedio kaj Vikivojaĝo, al Esperanto, libera edukado, kaj ankaŭ […]

Wikimedia Hackathon 2021

Wikimedia Hackathon 2021 okazos la 22an kaj 23an de majo 2021.

Unesko-konkurso 2021

Venu al la konkursa paĝo! La konkurso Unesko 2021 celas plimultigi enhavon en Esperanto pri Unesko kaj tiel disvastigi ĝiajn valorojn kaj idealojn - kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por […]

Preter Vikipedio – la nekonataj Vikimediaj gefratoj (SES 2021)

Prelego de KuboF Hromoslav dum SES - Somera Esperanto-Studado 2021. Partopreno en SES estas pagenda, partopreno en la prelego estas sen krompago por partoprenantoj de SES. Vikipedio, la fama reta enciklopedio, montris ke amaso de "kutimaj" homoj povas kune kaj mem-organizite krei tutmonde elstaran verkon. Fakte, Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj apartenas al 10 plej […]

Babilu kun… KuboF pri Vikipedio (VK 2021, 1a fojo)

Diskuto kun Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pri Vikipedio kaj ĝenerale pri Vikimedio, kiu okazos enkadre de programo de la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK 2021). Ĉiuj partoprenantoj de VK povas partopreni kaj starigi demandojn, ekzemple kiu redaktas Vikipedion, kiel Vikipedio certigas kvaliton de siaj tekstoj aŭ kiel Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj povas helpi […]