Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.
Projekta mastrumado plibonigita danke al OpenProject, nuntempe testata en ELiSo
En Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ni strebas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro. Tial ni nuntempe testas OpenProject-n, liberan retan projektan mastrumilon. Ĝi helpos plifaciligi kaj plitravidebligi nian organizan laboron, disvolvos kapablojn pri projekta mastrumado kaj eble eĉ helpos al niaj Vikimediaj komunumoj organizi siajn proprajn projektojn.
Vikipedio en Esperanto atingis 300 000 artikolojn!
La 18-an de Julio 2021 je 16:46 UTK la Vikipedio en Esperanto atingis 300 000 artikolojn. La koncerna artikolo temas pri Auppegard, eta komunumo en Francio, kaj verkis ĝin la uzanto Dominik. Temas pri plia granda marko en la klopodo provizi la plej ampleksan kaj ĝisdatan liberan retan enciklopedion, la laboro, kiu probable neniam estos...
Vikimedio dum la Virtuala Kongreso de Esperanto 2021
ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2021 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 trejnadon, 4 prezentojn dum Virtuala Movada Foiro kaj 2 babiladojn pri Vikipedio. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Yves Nevelsteen.
Kontribuu al festa video pri 300 000 artikoloj de la Esperanta Vikipedio!
La Esperanta Vikipedio baldaŭ atingos 300 000 artikolojn. Ni volas festi tiun ĉi kilometroŝtonon per serio de videoj en kiuj legantoj, redaktantoj kaj aliaj salutas, bondeziras kaj dankas al la volontulaj redaktantoj kiuj respondecas pri tiu aprezinda atingo. Sendu vian filmeton ĝis la 4a de aŭgusto 2021, 12:00 UTK
Montru al Unesko utilon de Esperanto – partoprenu konkurson de UEA kaj ELiSo en Junio 2021
Laŭ rekta instigo de Unesko, organizas UEA kaj ELiSo konkurson en la Esperanta Vikipedio. En Junio 2021 verku novajn artikolojn, aŭ plibonigu jam ekzistantajn, kaj vi helpos montri al Unesko utilon de Esperanto por ĝia misio, dum vi samtempe povas gajni belajn premiojn de UEA.
Feliĉan tagon de Brion Vibber 2021, la esperantisto kiu kunstarigis Vikipedion!
Hodiaŭ ni jam 17-an fojon festas la tagon de Brion Vibber! Brion estas esperantisto, kiu estis tute esenca en frua disvolviĝo de entuta Vikipedia projekto, laborinte pri ĝia teĥnika infrastrukturo. Jimbo Wales, la kunfondinto de Vikipedio, deklaris la 1-an de Junio esti la Tago de Brion Vibber kaj alvokis ĉiujn Vikipedianojn saluti unu la alian...
Partoprenu kun Vikimedianoj en Erasmus+!
Ni serĉas interesiĝantojn pri partopreno en projektoj subvenciataj de la Eŭrop-Unia programo Erasmus+. Se vi ŝatas veturi eksterlanden, trejniĝi en internacia etoso kaj subteni Vikimedian agadon preter verkado de viki-projektoj, esprimu vian intereson per la suba formularo.
Respondu en Esperanto enketon de Unesko pri estonteco de edukado
Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo) kadre de preparado de Tutmonda raporto pri edukado invitas vin esprimi vian opinion pri estonteco de edukado. Instige de Renato Corsetti la enketilo estas ankaŭ en Esperanto. Respondu en Esperanto ĝis fino de Aprilo 2021.
Voĉdonu por emblemo de Vikifunkcioj – nova Vikimedia projekto!
Ĝis la 15-a de Marto, 23:59 UTK ankaŭ vi (kiel aktiva Vikimedia kontribuanto) havas ŝancon kun-elekti emblemon por Vikifunkcioj – la plej nova Vikimedia projekto en evoluo. Vikifunkcioj helpos al aliaj Vikimediaj projektoj per provizo de kunhavigata komputila kodo kaj ebligo de novigaj servoj.