Amerika monato 2021 rubando

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio

Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de...

Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.

Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.

Projekta mastrumado plibonigita danke al OpenProject, nuntempe testata en ELiSo

En Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ni strebas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro. Tial ni nuntempe testas OpenProject-n, liberan retan projektan mastrumilon. Ĝi helpos plifaciligi kaj plitravidebligi nian organizan laboron, disvolvos kapablojn pri projekta mastrumado kaj eble eĉ helpos al niaj Vikimediaj komunumoj organizi siajn proprajn projektojn.

Scroll to top