(Kun)reprezentu Vikimedion EO dum la Vikimedia Pintkunveno 2022! Kandidatiĝu ĝis la 27-a de Julio!

En Septembro okazos Vikimedia Pintkunveno 2022. Ĝi estas la plej alta movada kunveno de vikimedianoj, kaj fokusiĝas pri la Movada strategio 2030. Vikimedio EO (Esperanto kaj Libera Scio) estis denove invitita partopreni – kaj ĉi-jare *VI* povas esti en nia teamo! Ni serĉas entuziasmajn, strategie pensantajn homojn, ideale kun jama organiza sperto en Vikimedio EO (aŭ...

Feliĉan tagon de Brion Vibber 2022, la esperantisto kiu kunmodernigis Vikipedion!

La 1-an de Junio 2022 ni jam 18-an fojon festas la tagon de Brion Vibber! Brion apartenas al pioniroj de la entuta Vikipedia projekto, aparte grave laborinte pri ĝia teĥnika infrastrukturo. Kaj li ankaŭ estas esperantisto. Jimmy Wales, la kunfondinto de Vikipedio, deklaris la 1-an de Junio la Tago de Brion Vibber kaj alvokis ĉiujn...

Partoprenigu vian renkontiĝon en Vikivojaĝa konkurso

En Vikimedio EO ni konsideras organizi artikol-verkan konkurson en la Esperanta Vikivojaĝo specife utilan por organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Ĉu ni organizos ĝin dependas de intereso de organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Se vi volas partneri en tia konkurso – elekti artikolojn, kiujn konkursantoj verku, kaj provizi premion por ili – plenigu suban enketilon!

Kunorganizu konkurson pri Esperanto en la angla Vikipedio!

En Vikimedio EO ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun subkategorio pri Esperanto. Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj, nun precipe por tradukado al la angla kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi ĝin en pluraj lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron organizi. Interesiĝantoj kontaktu nin!

Amerika monato 2021 rubando

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio

Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de...

Scroll to top