VMEO estas komunuma organizo, kiun kunkreas ĉiuj ni – aktivaj Esperantaj Vikimedianoj. Do ankaŭ vi povas partopreni en proponado de nia komuna agado kaj en efektiva agado mem. Nun, fine de jaro ni prepariĝas por la sekva jaro, kaj vi havas ŝancon fari viajn proponojn por la Jara plano 2026.
Kategorio: Vikimedia movado
Vikimanio 2027 okazos en Ĉilio
Post Bonaero (2009) kaj Meksikurbo (2015), Santiago, ĉefurbo de Ĉilio, estos la dua sudamerika kaj tria latinamerika sidejo de Vikimanio laŭ anonco de la Organiza Komitato de Vikimanio, la Kongresa Organiza Teamo de 2027, kaj la Fondaĵo Vikimedio. La precizaj datoj ankoraŭ estas anoncotaj sed tre eble Vikimanio 2007 okazos en aŭgusto. Vikimanio estas la...
Kandidatiĝu por stipendio por Vikimanio 2026 – ĝis la 31-a de Oktobro 2025
Vikimanio estas la plej granda jara evento de la Vikimedia movado. Ĝi kunigas ecojn de konferenco, kunlaborejo kaj planejo por kernaj movadanoj, festivalo kun artaj spektakloj kaj sociumejo. En 2026 ĝi okazos en Julio en Parizo, Francio, Eŭropo. Nun vi povas kandidatiĝi por stipendio por kostoj de via partopreno.
Polemiko pri elekto de Estraranoj de la Fondaĵo Vikimedio. Vi povas voĉdoni ĝis la 22-a de Oktobro 2025
La Fondaĵo Vikimedio regule elektas siajn Estraranojn. La nuntempa elekto, kiu celas provizi 2 Estraranojn, finiĝos la 22-an de Oktobro 2025. Ĉi-jare tamen regas granda polemiko pro forigo de 2 kandidatoj nelonge ankaŭ voĉdonado fare de la komunumo.
VMEO partoprenis la EduVikian Konferencon 2025 en Kolombio
La EduVikia Konferenco estas renkontiĝo por projektoj kiuj ligas Edukadon kaj Vikimediajn projektojn, ĉefe Vikipedion. Ĉi-jare ĝi festis sian trian eldonon de la 30-a de majo ĝis la 1-a de junio, en Bogoto, Kolombio. Esperantistoj membroj de VMEO havis gravajn rolojn kaj en la okazigo de la konferenco kaj en la prezentado kaj diskuto de...
AffCom rekonis VMEO-n Tema organizo
Granda novaĵo survoje al la misio de Vikimedio EO pri tutmonda regado de la Vikimedia movado – ekde hodiaŭ ni estas rekonitaj kiel Tema organizo de la Fondaĵo Vikimedio!
Nia 1a Strategia plano, kaj aliaj rezultoj de la 7-a Kunsido de Ĝenerala asembleo (2025-1)
La 8-an de Februaro 2025 jam 7an fojon kunsidis la Ĝenerala asembleo de Vikimedio EO. Ĝi aprobis kelkajn gravajn ĉiujarajn mastrumistajn dokumentojn, kaj (aparte grave!) por la unua fojo ankaŭ nian propran Strategian planon, por la jaroj 2025-2026 😍 Samtempe reevidentiĝis la tendenco de koncentriĝado de laboro ĉe malmultaj aktivuloj, kaj la rilata bezono de...
OpenStreetMap navigas la mondon. Ni trejnis homojn kunkrei ĝin.
La libera mapo OpenStreetMap enorme helpas ĉiutagan navigadon de multegaj homoj, kaj helpas disvolvi teĥnikajn kapablojn de civitanoj. Ĝi estas frata al Vikimedio kaj ankaŭ tial ni kun helpo de Erasmus+ trejnis ĝiajn novajn kontribuantojn.
Komunumaj renkontiĝoj plibonigas Vikipedion. Kiel organizi ilin pli bone?
Danke al Erasmus+ mi veturis al Vikimediaj organizoj en Ĉeĥio kaj Nederlando por lerni pri ilia organizado de komunumaj eventoj.
Pli bona prelegado kaj trejnado danke al Erasmus+ en Italio
Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn jam konas kaj uzas granda parto de homaro. Sed ne ĉiuj scias, ke ili mem rajtas redakti ilin, kaj kiel specife tin fari. Por helpi al ili lerni tion, ni ofte prelegas kaj trejnas. Kaj por disvolvi tiujn ĉi kapablojn, kun subteno de Erasmus+ de la Eŭropa Komisiono ni lernis...
