En Septembro okazos Vikimedia Pintkunveno 2022. Ĝi estas la plej alta movada kunveno de vikimedianoj, kaj fokusiĝas pri la Movada strategio 2030. Vikimedio EO (Esperanto kaj Libera Scio) estis denove invitita partopreni – kaj ĉi-jare *VI* povas esti en nia teamo! Ni serĉas entuziasmajn, strategie pensantajn homojn, ideale kun jama organiza sperto en Vikimedio EO (aŭ...
Kategorio: Vikimedia movado
Feliĉan tagon de Brion Vibber 2022, la esperantisto kiu kunmodernigis Vikipedion!
La 1-an de Junio 2022 ni jam 18-an fojon festas la tagon de Brion Vibber! Brion apartenas al pioniroj de la entuta Vikipedia projekto, aparte grave laborinte pri ĝia teĥnika infrastrukturo. Kaj li ankaŭ estas esperantisto. Jimmy Wales, la kunfondinto de Vikipedio, deklaris la 1-an de Junio la Tago de Brion Vibber kaj alvokis ĉiujn...
Partoprenigu vian renkontiĝon en Vikivojaĝa konkurso
En Vikimedio EO ni konsideras organizi artikol-verkan konkurson en la Esperanta Vikivojaĝo specife utilan por organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Ĉu ni organizos ĝin dependas de intereso de organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj. Se vi volas partneri en tia konkurso – elekti artikolojn, kiujn konkursantoj verku, kaj provizi premion por ili – plenigu suban enketilon!
Kunorganizu konkurson pri Esperanto en la angla Vikipedio!
En Vikimedio EO ni organizas artikol-verkan konkurson en la angla Vikipedio kun subkategorio pri Esperanto. Ni serĉas volontulojn por pluraj aferoj, nun precipe por tradukado al la angla kaj verkado de varbaj tekstoj. Sekvan jaron ni povos organizi ĝin en pluraj lingvoj, do nuntempaj volontuloj povas nun spertiĝi kaj sekvan jaron organizi. Interesiĝantoj kontaktu nin!
Tago de Publika Havaĵo 2022
Hodiaŭ ni ne festas nur komencon de nova jaro, sed dank’ al tio hodiaŭ ankaŭ liberiĝas verkoj de aŭtoroj mortintaj antaŭ 70 jaroj, kiuj eniras en publikan havaĵon. Hodiaŭ ni ankaŭ festas Tagon de Publika Havaĵo (Public Domain Day). Publikhavaĵaj verkoj estas verkoj de aŭtoroj, kiuj mortis antaŭ 70 jaroj (en EU, Usono kaj multaj...
Helpu plibonigi nian statuton por nova agado!
Dum la unua jaro de nia ekzisto kiel formala organizo ni spertis, ke nia Statuto ĝenerale bone funkcias, sed kelkaj ĝiaj partoj estas taŭgas por plimodernigo. Kaj vi povas esti parto de tio! Se vi spertas pri fundamentoj de organiza laboro, helpu al ni pli bone funkcii (kaj tiel pli efike disvastigadi edukadon en Esperantujo...
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de...
Helpu difini rolojn de niaj volontuloj!
Por pluteni nuntempan kvaliton de nia agado kaj sukcesi pri niaj grandaj planoj ni, Esperanto kaj Libera Scio, bezonas pliajn altkapablajn volontulojn, kiuj volas ŝanĝi la mondon kun ni. Nuntempe ni estas en la fazo de listigado de la bezonataj roloj, poste ilin priskribos kaj varbos talentulojn. Helpu ankaŭ vi listigi kiujn volontulajn rolojn ni...
Ankaŭ neesperantistoj helpis. La konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2020 havis miksitajn rezultojn.
Nova konkurso allogis ankaŭ neesperantistojn al aldonado de plurmediaĵoj al la Esperanta Vikipedio. En la jaro 2020 ni tamen organizis ĝin “kun 1 mano malantaŭ la dorso”, ĉar ni ne povis inviti novulojn, kiujn ni komence plej celis. Tamen ni trejnis plurajn homojn kaj la (registrita) trejnado utilos ankaŭ estontece.
Projekta mastrumado plibonigita danke al OpenProject, nuntempe testata en ELiSo
En Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) ni strebas ĉiam plialtigi kvaliton de nia laboro. Tial ni nuntempe testas OpenProject-n, liberan retan projektan mastrumilon. Ĝi helpos plifaciligi kaj plitravidebligi nian organizan laboron, disvolvos kapablojn pri projekta mastrumado kaj eble eĉ helpos al niaj Vikimediaj komunumoj organizi siajn proprajn projektojn.