ELiSo – Esperanto kaj Libera Scio / VMEO – Vikimedio Esperanto aktive partoprenos la 2an Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) 2021 per kelkaj programeroj pri Vikimedio. Ni faros 1 trejnadon, 4 prezentojn dum Virtuala Movada Foiro kaj 2 babiladojn pri Vikipedio. La sesiojn gvidos Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) kaj Yves Nevelsteen.
Kategorio: Vikimedia movado
Montru al Unesko utilon de Esperanto – partoprenu konkurson de UEA kaj ELiSo en Junio 2021
Laŭ rekta instigo de Unesko, organizas UEA kaj ELiSo konkurson en la Esperanta Vikipedio. En Junio 2021 verku novajn artikolojn, aŭ plibonigu jam ekzistantajn, kaj vi helpos montri al Unesko utilon de Esperanto por ĝia misio, dum vi samtempe povas gajni belajn premiojn de UEA.
Feliĉan tagon de Brion Vibber 2021, la esperantisto kiu kunstarigis Vikipedion!
Hodiaŭ ni jam 17-an fojon festas la tagon de Brion Vibber! Brion estas esperantisto, kiu estis tute esenca en frua disvolviĝo de entuta Vikipedia projekto, laborinte pri ĝia teĥnika infrastrukturo. Jimbo Wales, la kunfondinto de Vikipedio, deklaris la 1-an de Junio esti la Tago de Brion Vibber kaj alvokis ĉiujn Vikipedianojn saluti unu la alian...
Partoprenu kun Vikimedianoj en Erasmus+!
Ni serĉas interesiĝantojn pri partopreno en projektoj subvenciataj de la Eŭrop-Unia programo Erasmus+. Se vi ŝatas veturi eksterlanden, trejniĝi en internacia etoso kaj subteni Vikimedian agadon preter verkado de viki-projektoj, esprimu vian intereson per la suba formularo.
Voĉdonu por emblemo de Vikifunkcioj – nova Vikimedia projekto!
Ĝis la 15-a de Marto, 23:59 UTK ankaŭ vi (kiel aktiva Vikimedia kontribuanto) havas ŝancon kun-elekti emblemon por Vikifunkcioj – la plej nova Vikimedia projekto en evoluo. Vikifunkcioj helpos al aliaj Vikimediaj projektoj per provizo de kunhavigata komputila kodo kaj ebligo de novigaj servoj.
Pli ol 100 artikoloj en la Afrika monato 2020! La lulilo de homaro sub lupeo de Vikimedio.
Majo estas en la Vikimedia movado dediĉita al temo de Afriko – okazas la konkurso Afrika monato. En 2020 tion nove utiligis ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio kaj sub aŭspicio de la Afrika komisiono de UEA ĝin organizis en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo. La 9 partoprenintoj plibonigis pli ol 100 artikolojn kaj helpis al...
Preskaŭ 100 artikoloj en VikiPrintempo COE 2020! Plia sukcesa okazigo de la ŝatata konkurso.
Nordhemisfera printempo estas en la Vikimedia movado grandparte dediĉita al temo de Centra kaj Orienta Eŭropo – okazas la konkurso VikiPrintempo COE. En 2020 tion denove utiligis ankaŭ Esperanto kaj Libera Scio kaj organizis ĝin en la Esperantaj Vikipedio kaj Vikivojaĝo. La 6 partoprenintoj aldonis pli ol duon-megabitokon da teksto kaj 4 de ili gajnis...
Rezultoj de Kunsidoj de Ĝenerala asembleo en 2020
La jaro 2020 estis grava por disvolviĝo de Esperanto kaj Libera Scio. Ĝi estis la unua plena jaro de nia ekzistado kiel formale registrita organizo, kaj kun tio venis ankaŭ novaj sindevontigoj. Ni faris niajn unuajn 2 Kunsidojn de Ĝenerala asembleo kaj prezentas ties rezultojn.
#1Lib1Ref – bibliotekistoj (kaj Vikipediistoj), aldonu referencoj!
Vikipedio estas nur tiom fidinda, kiom fidindaj estas la fontoj, kiujn ĝi citas. Por iom fokusigi Vikipediistojn al tiu ĉi parto de la laboro, kaj inviti novajn spertulojn pri fontoj, ni organizas Esperantan version de la tutmonda kampanjo #1Lib1Ref (“1 bibliotekisto, 1 referenco”). Aldonu referencojn al la Esperanta Vikipedio ĝis la 5-a de Februaro kaj...
Vikipedio festas 20 jarojn
La 15-an de Januaro 2001 estis lanĉita la Vikipedia projekto – libera, reta ĝenerala enciklopedio. Ĝia misio estis granda: krei mondon en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en tuto de homara scio. Post 20 jaroj ni povas konstati, ke Vikipedio estas fervore sur la vojo por atingi tiun mision.